*diabl/o PV

*diablo

1.
REL Estro de la malbonaj spiritoj, de la infero2, kontraŭulo de dio: la diablo lin prenu! (lian animon) [1]; ŝi estas ruza kiel la diablo, ŝi estas sorĉistino [2]; kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano [3].
2.
KRI Demono1, unu el la loĝantoj de la infero2: la diabloj ĝin prenu [4]; ne pentru diablon sur la muro PrV ; sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn [5]; li frotis la okulojn kaj ekvidis naŭ malbelajn diablojn, kiuj rondire dancis ĉirkaŭ li [6]; per ĉiuj diabloj, ni ne igu la aferon ankoraŭ pli malsimpla! [7].
3.
(figure) Tre malica homo aŭ aganto: li estas vera diablo kun la virinoj!B ; diablino; ŝajnis normala ke ni pensu ke granda diablo de la mezepoka Eŭropo estis Katolikismo [8].
angle:
devil
beloruse:
д'ябал, чорт, шатан
bulgare:
3. дявол
ĉeĥe:
čert, ďábel, ďábel
ĉine:
1. 路西弗 [lùxīfú], 路西法 [lùxīfǎ], 撒但 [sādàn], 撒旦 [sādàn], 娑殚 [suōdān], 撒殚 [sādān], 敌基督 [díjīdū], 反基督 [fǎnjīdū] 2. [mèi], 恶魔 [èmó], 邪灵 [xiélíng], 妖 [yāo] 3. 衣冠禽兽 [yīguānqínshòu]
france:
diable ~ino: diablesse.
germane:
Teufel 1. Luzifer, der Teufel, Satan, Beelzebub, der Antichrist 2. Teufel, Dämon 3. Teufel, Satan
hebree:
שטן
hispane:
diablo
hungare:
ördög
japane:
悪魔 [あくま], 魔王 [まおう], 極悪人 [ごくあくにん]
malnovgreke:
1. διάβολος
nederlande:
duivel ~ino: duivelin.
pole:
1. Antychryst, Belzebub, Lucyfer, Szatan 2. diabeł, bies, czart, czort 3. diabeł, czort ~ino: dialica, wiedźma.
portugale:
diabo
ruse:
1. дьявол 2. чёрт, бес 3. чёрт, чертяка ~ino: чертовка, ведьма.
slovake:
čert, diabol
tibete:
བདུད་
ukraine:
диявол, чорт, дідько, біс, куций

diabla

De diablo, havanta ties ecojn; inda je diablo; grandefekta: diabla kulto; diabla ruzo, kaptilo; kia diabla petolulo! vizaĝo agrabla kaj ungo diabla Prv ; estis diabla cirklo, el kiu ne ekzistis fuĝo [9]; tie [...] diabla malamo aŭ malica detruemo okazigas kruelaĵojn [10]; pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto simplegan gramatikon, se neniu alia havas? [11]; kvietiĝu, diablaj monstroj, li kriis, sed ili estis pli kaj pli trudemaj [12].
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
10. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
angle:
diabolic, diabolical, devilish
beloruse:
д'ябальскі, чартоўскі, чортаў, шатанскі
ĉeĥe:
diabolický, zlý, čertovský, ďábelský
ĉine:
魔鬼似 [móguǐsì]
france:
diabolique, démoniaque
germane:
teuflisch, satanisch
hebree:
שטני
hispane:
diabólico, diabólica
hungare:
ördögi, ördöngős
japane:
悪魔の [あくまの], 悪魔のような [あくまのような], 悪辣な [あくらつな], ひどい
nederlande:
duivels, verduiveld
pole:
diabelski, diaboliczny
ruse:
дьявольский, чертовский
slovake:
čertovský, diabolský
ukraine:
диявольський, чортячий, чортів, бісів

diable

1.
En diabla maniero: diable trompi.
2.
(ekkrio)
Kia malbona surprizo!: diable! mi forgesis la monujon! kio, diable, estas poezio [13]? kio, diable, okazas [14]?
13. Monato, Poezio sed ne poemoj
14. Konstanten Krysakov: KOTA AKVO , Monato, 2000/03, p. 28
angle:
diabolically
beloruse:
д'ябальскі, чартоўскі
ĉeĥe:
ďábelsky
ĉine:
该死 [gāisǐ], 妈的 [māde], 我日 [wǒrì], 他妈的 [tāmāde]
france:
1. diaboliquement, diablement 2. diable !, diantre !, fichtre !
germane:
Mist, verdammt, Scheiße
hebree:
באופן שטני
hispane:
¡diablos!
hungare:
ördögien, ördöngősen, ördögi módon, az ördögbe!
japane:
悪魔のように [あくまのように], 悪辣に [あくらつに], ものすごく
nederlande:
verduiveld!, verdomme!, verdorie!
pole:
1. diabelsko, diabolicznie 2. do diabła!, do czarta!, do licha!
ruse:
чертовски, дьявольски
slovake:
čertovsky, diabolsky

diablaĵo

Ago inda je diablo: fari diablaĵojn hejme, sanktaĵojn oficeje; la episkoparo petas [...] senkulpigon al la indiĝenoj [...] pro la diablaĵoj Monato .
angle:
devilry, diablerie
beloruse:
д'ябальшчына
france:
diablerie
germane:
Teufelei
hebree:
תעלול
hispane:
diablura
hungare:
ördöngősség
japane:
悪辣な行い [あくらつなおこない]
nederlande:
iets duivels
pole:
diabelstwo
ruse:
чертовщина
slovake:
čertovina
ukraine:
чортівня, чортовиння

diableto

Malgranda, komika diablo: libro, en kiu la presdiabletoj strange abundas kaj la lingvaĵo abunde strangas [15]; per helpo de ĉefsorĉistino kaj de la diableto [16].
angle:
little devil
beloruse:
чорцік
ĉeĥe:
čertík
france:
diablotin
germane:
Teufelchen pres~etoj: Druckfehlerteufel.
hebree:
שטן קטן
hispane:
diablillo
hungare:
kisördög
japane:
小悪魔 [こあくま]
nederlande:
duiveltje
pole:
diabełek
ruse:
чёртик
slovake:
čertík
ukraine:
чортик

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.