*bapt/i PV

*bapti

(tr)
1.
KRI Rite purigi iun en akvo, precipe en kristanismo, ligante lin al religia kredo aŭ spirita gvidanto, ofte donante al li apartan nomon: kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito [1]; baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito [2]; ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo [3]; ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto [4]; la infano estas baptita Kristane [5]; ĉiuj baptitoj ja estas ligitaj al Kristo, sed ŝajne ne ĉiuj al la eklezio [6]; la paro estis baptita Romeo kaj Julieta [7]. SUP:sakramento
2.
(figure) Doni nomon al iu aŭ io: bapti ŝipon, sonorilegon; pro ties nigraj muroj la turkoj baptis ĝin „Janik Kala“, brulinta urbo [8]. SUP:inaŭguri
angle:
baptize
bretone:
badeziñ
ĉeĥe:
křtít
france:
baptiser, dénommer (donner un nom)
germane:
taufen
hebree:
לטבול
hispane:
bautizar
hungare:
1. keresztel 2. felszentel (nevet ad), nevet ad
japane:
洗礼を施す [せんれいをほどこす], 名付ける [なづける]
nederlande:
dopen
pole:
1. chrzcić, ochrzcić 2. chrzcić, ochrzcić
portugale:
batizar
ruse:
1. крестить, крещать, окрестить 2. дать имя, освятить
slovake:
krstiť
svede:
döpa
ukraine:
хрестити, охрестити, давати ім’я, прізвисько, освячувати

bapto

Religia aŭ civila ceremonio per kiu oni baptas: venis Johano, kiu ... predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj [9].
9. La Nova Testamento, S. Marko 1:4
angle:
baptism
bretone:
badez, badeziant
ĉeĥe:
křest
france:
baptême
germane:
Taufe
hebree:
טְבִילָה
hispane:
bautizo
hungare:
keresztelő, keresztelés
japane:
洗礼 [せんれい]
nederlande:
doopsel
pole:
chrzest
ruse:
крещение
slovake:
krst
svede:
dop
ukraine:
хрещення

*baptano [10]

Baptopatro rilate al la baptopatrino aŭ al la gepatroj de baptato: jen kion li skribas: „kara amiko, baptano kaj bonfaranto!“ [11].
ĉeĥe:
kmotr
ĉine:
施洗者 [shīxǐzhě]
france:
compère (au baptême)
japane:
洗礼立会人 [せんれいたちあいにん]
pole:
kum {m}
ruse:
кум
slovake:
kmotor
ukraine:
кум

baptanino

Baptopatrino rilate al la baptopatro aŭ al la gepatroj de baptato: denunci lin pro tio, ke li geedzigis vendiston Mikelon kun lia baptanino (ĉe la ortodoksaj kristanoj geedziĝo inter gebaptanoj estas malpermesita) [12].
12. N. Gogol, trad. V. Vyĉegĵanin: Malvivaj animoj, ĉapitro 10
ĉeĥe:
kmotra
france:
commère (au baptême)
pole:
kuma {f}
ruse:
кума
slovake:
kmotra

baptato

Tiu, kiu ricevas la bapton: la akvon de malgrandaj baptujoj oni uzas por verŝi akvon sur la kapon de de la baptato [en] baptujoj pli grandaj, foje nomataj baptobasenojn, [...] oni tute subakvigas la baptaton [13].
ĉeĥe:
křtěnec
france:
baptisé
germane:
Täufling
hebree:
הוטבל
hungare:
keresztelendő
japane:
洗礼を受ける人 [せんれいをうけるじん], 受洗者 [じゅせんしゃ]
nederlande:
dopeling
ruse:
крещаемый
slovake:
krstenec

baptismo

KRI Doktrino kaj praktiko de baptistoj2; anabaptisma branĉo de protestantismo estiĝinta en la 17a jarcento, emfazanta la aŭtoritaton de la Biblio, la individuan fidon, la memstarecon de lokaj komunumoj: baptismo estas la plej granda nekatolika kristana grupo en Usono, kaj havas milionojn da adeptoj alilande tra la mondo [14].
14. Vikipedio, Baptismo, 2010-07-16
ĉeĥe:
baptizmus
france:
baptisme
slovake:
baptizmus

baptismano

Baptisto2: iuj ĉikanas pri la aserto, ke baptismanoj estas Protestantoj [15].
15. L. B. Ross: Kio estas la baptismo?, [vidita en 2010]
france:
baptiste (subst.)

baptisto

1.
KRI Religiulo, kiu praktikas baptadon: li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj [16].
2.
KRI Ano de baptismo: se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, — diris la baptisto firmvoĉe, — ili pereos [17].
16. La Nova Testamento, S. Marko 6:14
17. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, 2003
ĉeĥe:
baptista
france:
baptiste (subst.)
slovake:
krstiteľ

baptujo

KRI Ujo entenanta baptakvon:: la akvon de malgrandaj baptujoj oni uzas por verŝi akvon sur la kapon de de la baptato [en] baptujoj pli grandaj, foje nomataj baptobasenojn, [...] oni tute subakvigas la baptaton [18]; la baptujo portas reliefon de bapto de Kristo el la duono de 19-a jarcento [19]; tomboŝtonoj, baptujo kaj renesancaj brakseĝoj [20].
Rim.: En iu verko troviĝas ankaŭ la vorto „baptingo“: estis en la ĉambro neniu, krom la akuŝistino kiu en[-]verŝis akvon en la baptingo[n] [21].
bretone:
maen-badez, maen-font
france:
fonts baptismaux
germane:
Taufstein, Taufbecken
hebree:
גופן טבילה
hungare:
keresztelőmedence
nederlande:
doopvont, doopbekken, vont
portugale:
pia batismal
ruse:
купель
ukraine:
купіль, хрестильниця

Baptisto

NOM Vira antaŭnomo: Baptisto la Ruĝa, angla mestizo kaj renegato, baris lian vojon [22].
22. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1956-03 ĝis 04 (1:4)
ĉeĥe:
baptista
france:
Baptiste (prénom)
hebree:
מַטבִּיל
slovake:
krstiteľ
ukraine:
баптист

*baptofilo

La baptito rilate al la baptopatro aŭ baptopatrino: Georg Philipp Telemann [... post sia morto] anstataŭigis lia baptofilo Carl Philipp Emanuel Bach [23]; (figure) la vera baptofilo de Ĝuangzio ne estis tia popola taoismo, sed zenismo [24].
angle:
godson
bretone:
filhor
ĉeĥe:
kmotřenec
france:
filleul
germane:
Patenkind
hispane:
ahijado
hungare:
keresztfiú
japane:
名付け子 [なづけこ]
nederlande:
petekind
pole:
chrześniak {m}, chrześnica {f}
ruse:
крестник
slovake:
krstný syn
ukraine:
хрещеник, хрещений син

*baptopatro

Tiu viro, kiu prezentas infanon por bapto, donante al ĝi ĝian antaŭnomon: episkopo de Varmio kaj la baptopatro de Koperniko [25]; Jonas Mekas, litovdevena usona film­kreanto, artisto ofte nomata „baptopatro de usona avangarda kino“ [26].
25. Vikipedio, Koperniko
26. last: Arta futuro, Monato, 2008/12, p. 22
angle:
godfather
bretone:
paeron
ĉeĥe:
kmotr
france:
parrain
germane:
Taufpate
hebree:
סַנדָק
hispane:
padrino
hungare:
keresztapa
japane:
名付け親 [なづけおや]
nederlande:
peter, peetvader
pole:
ojciec chrzestny, chrzestny (pot.)
ruse:
крёстный отец
slovake:
krstný otec
ukraine:
хрещений батько

baptopatrino

Tiu virino, kiu prezentas infanon por bapto, donante al ĝi ĝian antaŭnomon: (figure) Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero [27]; ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi [28].
angle:
godmother
bretone:
maeronez
ĉeĥe:
kmotra
france:
marraine
germane:
Taufmutter
hispane:
madrina
hungare:
keresztanya
japane:
名付け親 [なづけおや]
nederlande:
meter, peetmoeder
pole:
matka chrzestna, chrzestna (pot.)
ruse:
крёстная мать
slovake:
kmotra, krstná matka
ukraine:
хрещена мати

administraj notoj