tradukoj: be ca de en es fr fy hu id nl ru sk

3arĥiv/o, 3arkiv/o

arĥivo, arkivo  

1.
Kolekto da malnovaj aktoj kaj dokumentoj: precizaj kalkuloj estas en la arĥivoj, mi memoras nur la ĝeneralajn nombrojn [1]; mallonga letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo VivZam ; tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof VivZam ; li ordigis la arĥivojn en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio [2]; konsulti la arkivon de la Ligo de Nacioj [3]; la arkivo de liaj notlibroj, leteroj, raportoj [4]; disponigi al la serĉistoj arĥivajn dokumentojn [5].
2.  
Arĥivejo: (figure) formeti en arĥivon (flankenlasi, forgesi) Prv ; (figure) kvankam nun mi jam apartenas al la arĥivo [6] (jam estas eksmoda).

arĥivi, arkivi

Meti en arĥivon: ili sendas siajn kontribuojn retpoŝte al servilo, kiu arĥivas ĉion en datumbazo [7]; kiel ni arkivu la ekzistantajn materialojn [8]?

arĥivado, arkivado

Ago arĥivi: arkivado de sonregistraĵoj [9]; tagaj kaj semajnaj gazetoj estas produktitaj […] ne por longatempa arĥivado kaj intensa konsultado [10].

arĥivaĵo, arkivaĵo

Dokumento de arĥivo: 1 foto, […] Antverpeno, arĥivaĵo 2233-31 [11]; oni […] forportis kamionojn da materialoj, kiel la tuta librotenado, ĉiuj komputiloj de la dungitaro, arĥivaĵoj [12].

arĥivejo, arkivejo  

Loko, kie oni gardas malnovajn dokumentojn: Lubjanko […] servis de 1920 ĝis 1991 kiel ĉefsidejo, centra prizono kaj arĥivejo de la soveta sekretservo [13]; la arĥivejo de Varsovia Vento [14]. SIN:arĥivo2

arĥivisto, arkivisto  

Oficisto gardanta, aranĝanta arĥivojn: hungara historiisto, arkivisto, […] [15]; la ĉefarkivisto de la urba arĥivo [16].

tradukoj

anglaj

~o, arkivo: archive; ~i, arkivi: to archive; ~ado, arkivado: archiving; ~ejo, arkivejo: archive; ~isto, arkivisto: archivist.

belorusaj

~o, arkivo: архіў; ~ejo, arkivejo: архіў; ~isto, arkivisto: архіварыюс, архівіст.

francaj

~o, arkivo: archives; ~i, arkivi: archiver; ~ejo, arkivejo: archives (lieu); ~isto, arkivisto: archiviste.

frisaj

germanaj

~o, arkivo 1.: Archiv, Urkundensammlung, Dokumentensammlung; ~o, arkivo 2.: Archiv, Archivgebäude, Urkundenstelle, Dokumentationsstelle; ~o, arkivo: Archiv; ~i, arkivi: archivieren; ~aĵo, arkivaĵo: archiviertes Dokument, Archivstück; ~ejo, arkivejo: Archiv, Archivgebäude, Urkundenstelle, Dokumentationsstelle; ~isto, arkivisto: Archivar.

hispanaj

~o, arkivo: archivo; ~i, arkivi: archivar; ~ejo, arkivejo: archivo; ~isto, arkivisto: archivista.

hungaraj

~o, arkivo: levéltár, archívum, okmánytár; ~ejo, arkivejo: levéltár, archívum, okmánytár; ~isto, arkivisto: levéltáros.

indoneziaj

katalunaj

~o, arkivo: arxiu; ~ejo, arkivejo: arxiu (lloc).

nederlandaj

~o, arkivo: archief; ~i, arkivi: archiveren; ~ado, arkivado: archivering; ~aĵo, arkivaĵo: gearchiveerd document, archiefstuk; ~ejo, arkivejo: archief; ~isto, arkivisto: archivaris.

rusaj

~o, arkivo: архив; ~ejo, arkivejo: архив; ~isto, arkivisto: архивист, архивариус.

slovakaj


fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
2. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA
3. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
4. Wim M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a
5. Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 21a, p. 126a
7. Alex Mikishev: Astronomia Terminaro, La Ondo de Esperanto, 2000, n-ro 12
8. Marc van Oostendorp: Esperantologio komputile, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 4
9. Vikipedio, Interkultura edukado
10. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj
11. Vikipedio, La Verda Stelo (Antverpeno)
12. Monato, Ivo Durwael: Ĉu viktimoj de justico?
13. Vikipedio, Lubjanka
14. Muzaiko - Hodiaŭa Programo: - El la arĥivejo de Varsovia ...
15. Vikipedio, András Komáromy
16. Roland Rotsaert: Mezepoka Hanso-asocio reviviĝas, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 17a


ℛevo | datumprotekto | arhxiv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2019/08/21 01:10:22