2asperg/i

aspergi

(tr)
1.
REL Ŝprucigi sanktan fluaĵon sur ion aŭ iun: aspergu ilin per akvo [1]; buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe [2]; la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo […] kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo [3]; forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro [4]; la dio de dormo aspergis per sia sorĉa ŝprucigilo la pentraĵon, kaj tiam la birdoj sur ĝi komencis kanti [5]; li aspergis per la freŝa akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon [6].
2.
Delikate, pluvgutete surŝprucigi ion aŭ iun: aspergi florojn; tiuj biskvitoj estas saturitaj per tre malvarmiĝinta kafo kaj aspergitaj per alkoholaĵo [7].
angle:
1. asperse 2. spray, atomize, spritz
beloruse:
1. крапіць, акрапляць 2. апырскваць
ĉeĥe:
kropit
ĉine:
2. 喷雾给湿 [pēnwùgěishī], 噴霧給濕 [pēnwùgěishī], 喷洒 [pēnsǎ], 噴灑 [pēnsǎ], 喷射 [pēnshè], 噴射 [pēnshè], 使粘上斑点 [shǐzhānshàngbāndiǎn], 使粘上斑點 [shǐzhānshàngbāndiǎn]
france:
1. asperger (d'eau bénite) 2. vaporiser (des gouttelettes), pulvériser (un liquide)
germane:
besprühen, bespränkeln 1. weihen
hebree:
לטפטף (באירוע דתי)
hispane:
1. rociar
hungare:
1. meghint (szentelt vízzel) 2. permetez (vízzel), locsol
itale:
2. aspergere, nebulizzare
japane:
水をやる [みずをやる], 聖水を振りかける [ひじりすいをふりかける]
ruse:
1. кропить, окроплять 2. опрыскивать, обрызгивать
slovake:
kropiť, pofŕkať, postrekovať
taje:
พรมน้ำมนตร์
ukraine:
кропити, обприскувати, збризкувати

aspergo, aspergado

Ago aspergi: li observis la Paskon kaj la sangaspergon [8]; de tempo al tempo ili kunpelas la brutaron por traktado kontraŭ iksodoj – per banado aŭ aspergado [9].
8. La Nova Testamento, Hebreoj 11:28
9. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
beloruse:
акрапленьне, апырскваньне
germane:
Weihe

aspergilo

Ilo por aspergi1: la misiisto, aspergilo enmane, benis la […] akvon [10].
angle:
sprayer, atomizer, spritzer
beloruse:
крапіла, лейка, палівачка
ĉeĥe:
aspergil, kropenka
france:
aspersoir, vaporisateur, pulvérisateur
germane:
Weihwedel, Sprüher, Spränkler
hebree:
מתז
hispane:
rociador, pulverizador
hungare:
szórófej, folyadékpermetező
itale:
aspersorio, nebulizzatore
japane:
じょろ, 聖水器 [ひじりすいうつわ]
ruse:
кропило, лейка
slovake:
kropenička, kropáč
ukraine:
кропило, поливальниця

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.