bakteriofag/o SPV , bakteriofaĝ/o PIV2
bakteriofago, bakteriofaĝo
Viruso,
kiu infektas bakteriojn, do bakteriviruso:
bakteriofagoj ... estas etaĵoj similaj al
virusoj kiuj atakas la ĉelojn de la bakterioj
[1];
baldaŭ post la malkovro de la disenteria fago estis trovitaj bakteriofagoj
mortigantaj bakteriojn de ĥolero, abdomena tifo kaj aliaj, kaj oni komencis
utiligi ilin por kuracado de multaj malsanoj
[2];
la plej uzata estas la bakteriofago λ, ĝia dufadena linia DNA […]
havas
kunteniĝantajn finaĵojn, kiuj ebligas al ĝi cirkliĝi en la infektita
bakterio
[3].
1.
[A. Oberndorfer]:
Nia paralela imunsistemo, Esperanta Retradio, 2013-06-21
2. Vladimir Lemelev: Malamikoj de bakterioj
3. Vikipedio, Bakteriofago
2. Vladimir Lemelev: Malamikoj de bakterioj
3. Vikipedio, Bakteriofago
- angle:
- bacteriophage, phage
- beloruse:
- бактэрыяфаг
- ĉeĥe:
- bakteriofág
- ĉine:
- 噬菌体 [shìjùntǐ]
- france:
- bactériophage, phage
- germane:
- Bakteriophage
- indonezie:
- bakteriofag
- japane:
- バクテリオファージ, 細菌ウイルス [さいきんウイルス]
- ruse:
- бактериофаг
- slovake:
- bakteriofág