baobab/o

baobabo

BOT
Genro el familio bombakacoj (Adansonia), tropika arbo kun dikega trunko kaj acidetaj kukumformaj fruktoj: tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj [1]; la sinjoro donacis al li belan palacon, en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj [2]; la saŭcoj, kiuj bone akompanas la paston, estas gluecaj, tiun ĉi karakteron donas apartaj legomoj lokaj […] ankaŭ pistitaj baobabo-folioj povas enesti [3].

baobabo (Adansonia grandidieri) ĉe Morondava, Madagaskaro
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
baobab
beloruse:
баабаб
ĉeĥe:
baobab, baobab prstnatý, chlebovník
france:
baobab
germane:
Baobab, Affenbrotbaum
hebree:
באובב
hispane:
baobab
hungare:
majomkenyérfa, baobab
japane:
バオバブ
latinece:
Adansonia
nederlande:
baobab, apenbroodboom
pole:
baobab
ruse:
баобаб
slovake:
chlebovník
svede:
baobabsläktet
ukraine:
баобаб

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.