1bas/o

basoVdE

MUZ
1.
Plej malalta homvoĉa registro, kante uzata preskaŭ nur de viroj: la malplej altaj registroj estas baso ĉe viroj kaj kontralto ĉe virinoj [1]; ŝi timigis min per […] sia profunda baso, […] per sia tuta grandega figuro de bazara vendistino [2]; la baritono, kiu povas kaj leviĝi al registroj de tenoro kaj malleviĝi al tiuj de baso, ŝajnas la plej taŭga oratora voĉo [3]; peza baso kantis pri sia amo [4].
2.
Muzikilo, voĉo aŭ kantisto kun basa, aŭ ĝenerale plej malalta registro: ilia ritma bam-bam-bam aŭdiĝis nur kiel obtuza baso [5]; oni trovos en la disko nek improvizojn de ĉefgitaro, nek tondrajn paŝojn de baso, nek kanonadon de drumaparataro [6]; en la baroka muziko antaŭ ĉio oni uzis la kontinuan bason (ĝeneralbaso) (harmonie gvida voĉo) por akompani soloinstrumentojn [7]. VD:kontrabaso
angle:
bass
beloruse:
бас
ĉeĥe:
bas, basový hlas
ĉine:
2. 低音歌手 [dīyīngēshǒu]
france:
1. basse (voix)
germane:
Bass 1. Bassstimme
hebree:
בס
hispane:
bajo
hungare:
basszus
itale:
basso (mus.)
japane:
バス [ばす], 低音 [ていおん], ベース楽器 [べーすがっき]
pole:
1. bas 2. bas
ruse:
бас (певец) 1. бас (голос)
slovake:
bas
ukraine:
бас (голос), духовий (інструмент)

basa

De plej malalta registro inter voĉoj aŭ inter samfamiliaj instrumentoj: eksonis tra la magazeno basa voĉo Marta ; la junulo ripetis per kaverneca voĉo surprize basa [8]; responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno […] impetis grandega griza pint’orela virhundo [9]; abruptaj malsupreniĝoj al basa gamo [10]; li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon [11].
Rim.: Iam oni renkontas la vorton kun la signifo „malalta“, supozeble kiel paŭsaĵo de la franca: plej basaj, putraj, koruptaj agmanieroj [12], en tiu ĉi frazo efektanta sufiĉe strange, ĉar basan voĉon oni ofte ligas kun forto kaj fidindeco.
angle:
bass
beloruse:
басовы
ĉeĥe:
dolní, nízký (zeď, hlas)
france:
bas (registre musical), de basse (musique)
germane:
tief (Stimme), bassig, Bass-
hebree:
נמוך
hispane:
bajo
hungare:
basszus
itale:
basso (agg.) (mus.)
japane:
バスの [ばすの], 低音の [ていおんの]
pole:
basowy
ruse:
басовый, низкий (о звуке)
slovake:
dolný, nízky
ukraine:
басовий, низький

basisto

RokPop MUZ
Instrumentisto kiu ludas basan muzikilon, ekzemple basgitaron, kontrabason: (figure) trifoje kriis kreko, herb-violonisto, ⫽ el marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto [13].
angle:
bassist
beloruse:
басіст
france:
(joueur de) basse
germane:
Bassist
hispane:
bajista
hungare:
basszus (zenész), basszista (zenész)
itale:
bassista (mus.)
japane:
, ベース楽器奏者 [べーすがっきそうしゃ]
pole:
basista
ruse:
басист

basulo

MUZ
Basvoĉa homo, precipe basvoĉa kantisto: la kantoro, kies kantado instrumentosimile estis akompanata de la voĉoj de liaj du helpantoj, la basulo kaj la sopranulo [14]; la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo [15].
14. H.Heine, tr. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
angle:
bass (singer)
beloruse:
бас (сьпявак)
ĉeĥe:
basista (zpěvák)
france:
basse (chanteur)
germane:
Bass (Sänger)
hispane:
bajo
hungare:
basszus(énekes), basszista
itale:
basso (mus.)
japane:
バス [ばす]
pole:
bas (śpiewak)
ruse:
бас (певец)
slovake:
basista
ukraine:
бас, людина, що володіє басом

administraj notoj