Bizanc/o, Bizanti/o Fab3

Bizanco, Bizantio

HIS
Antikva nomo de Istanbulo, ĝis la jaro 324a, post kiu Konstanteno la Granda alinomis ĝin Konstantinopolo: oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio [1]; grupo [de cignoj] kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio [2]; ĝi estis inventita proksimume en la 9a jarcento en Bizanco, de kie forko ekkonkeris la mondon [3]; la bizanca imperiestro [4].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Cigna nesto
3. Monato, Araneo: Forko, jaro 2002a, numero 5a, p. 24a
4. Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario
angle:
Byzantium
beloruse:
Бізантый
bulgare:
Византия
ĉeĥe:
Byzancie, Byzantská říše
ĉine:
拜佔庭 [bàizhàntíng], 拜占庭 [bàizhàntíng]
france:
byzance
germane:
Byzanz
hebree:
ביזנטיון
hungare:
Bizánc
itale:
Bisanzio
japane:
ビザンチウム
katalune:
Bizanci
latine:
Byzantium
malnovgreke:
Βυζάντιον
pole:
Bizancjum
ruse:
Византий
slovake:
Byzantská ríša
turke:
Bizans
ukraine:
Візантій

administraj notoj