bolid/o

bolido

AST
Meteoro, kiu trairante la atmosferon postlasas luman trenaĵon kaj alproksimiĝas sufiĉe al la tero, por ke oni distingu ĝian amplekson: eniris la atmosferon de la Tero […] bolido je ĉirkaŭ 09:13 Jekaterinburga tempo dum la mateno de 15-a de februaro 2013, kun rapideco de almenaŭ 15 km/s […] kaj frakasiĝis super la grandurbo de Ĉeljabinsk, […] la Rusia Akademio de Sciencoj taksis ke la meteoro, nomita KEF-2013, havis mason de 10 tunoj kaj la aereksplodo okazis en alteco inter 30–50 km super la grundo, la objekto havis diametron proksimume du ĝis kvar metrojn [1]; (figure) lia temperamento ne povis lumi longan tempon, konsumante sin mem ĝi baldaŭ malaperis kiel bela bolido, kiu postlasas longan fajran strion en la nokta ĉielo [2]. VD:aerolito.
angle:
bolide
beloruse:
балід
ĉeĥe:
bolid, povětroň
france:
bolide (météore)
germane:
Bolide
hebree:
כוכב נופל
hispane:
bólido
hungare:
tűzgömb, bolida
itale:
bolide
japane:
火球 [かきゅう]
nederlande:
bolide
pole:
bolid, meteor, meteoryt
portugale:
bólido
ruse:
болид
slovake:
bolid
ukraine:
болід, метеор, метеорит

administraj notoj