brec/o Viki

breco

KUI Sudgermana salita nodoforma bakaĵo el gistopasto: en Speyer la breco ja estas konsiderinda ekonomia faktoro, sed ankaŭ tie oni ne pli gajnas per altigo de la pezo [1]; bakaĵoj el gistopasto estas bulketulo, benjeto, breco aŭ buterkuko [2]; giganta breco pendas je la pinto de alta fosto, kaj viroj ĵetas klabojn sur la brecegon por faligi ĝin [3]. SUP:krakeno1
1. Monato, Franz-Georg Rössler: JJB-breco, 2010
2. Vikipedio, Gistopasto
3. Vikipedio, Kirchhellen
angle:
pretzel
beloruse:
брэцаль, крэньдзель
ĉine:
字形面包 [zìxíngmiànbāo], 椒盐卷饼 [jiāoyánjuǎnbǐng], 扭結面包 [niǔjiémiànbāo]
france:
bretzel
germane:
Brezel
ruse:
Брецель
ukraine:
крендель

administraj notoj