*briliant/o

*brilianto VdE

MINBELA Juvele facetita diamanto: ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj [1]; [ŝiaj] manoj, […] interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo Marta ; ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, […] helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto Marta ; La brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono [2]; ŝi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion FK ; Kunz elmetis diamantojn por la daŭro de pli aŭ malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli aŭ malpli granda forto FK .
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
2. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
angle:
brilliant (fine-cut gem)
beloruse:
брыльянт
ĉeĥe:
briliant
ĉine:
[zuān], 鑽石 [zuànshí]
france:
brillant (diamant)
germane:
Brillant
hebree:
מַברִיק
hispane:
brillante
hungare:
briliáns
japane:
ブリリアントカット
perse:
برلیان
pole:
brylant
portugale:
brilhante
ruse:
бриллиант, брильянт
slovake:
briliant
ukraine:
діамант

brilianta

1.
MINBELA Rilata al briliantoj; entenanta brilianto(j)n: Kaj ekfulmis sur la fingro Lia brilianta ringo [3].
2.
(figure) Belega, karega, eminenta, valorega: (figure) Ho, bela ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! Marta .
3. K. Kalocsay: Lingvo, stilo, formo.
pole:
brylantowy
ruse:
1. бриллиантовый, брильянтовый 2. драгоценный (перен.), алмазный (перен.), брильянтовый (перен.)

administraj notoj