bucer/o PIV1

bucero

ZOO Genro de birdoj, kies longa, kurba beko havas dikan supran plataĵon, vivantaj precipe en tropikaj arbaroj de Azio kaj Afriko, el familio bucerotedoj (Buceros): oni diras, ke virbucero ŝtopas per argilo enirejon de sia nesto dum kovado de bucerino [1]; la brunkola bucero estas ia plej bela el la buceroj, kiuj troviĝas en Ĉinio [2]. VD:upupo
Rufa bucero (Buceros hydrocorax), Mondbirda Parko Walsrode, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
hornbill
beloruse:
птушка-насарог
ĉeĥe:
roháč
ĉine:
犀鳥科 [xīniǎokē]
france:
kalao (buceros)
germane:
Hornvogel, Nashornvogel
latinece:
Buceros
pole:
dzioborożec
ruse:
птица-носорог
ukraine:
рогодзьоб

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.