bumerang/o PIV1

bumerango

1.
Ĵetklabo; armo, kiu pro sia formo turniĝas flugante; iuj specoj revenas al la ĵetinto: por ĉasi kanguruon, emuojn kaj sovaĝajn meleagrojn, la viroj anstataŭigis la bumerangon de siaj praavoj per fusilo [1]
2.
(figure) Faro, kiu neatendite retrafas la farinton: kiel bumerango revenas al la piedoj de la ĵetinto, tiel peko refrapas tiun, kiu ĝin plenumis [2]; se ili decidas iniciati novan juĝon, ĝi povus transformiĝi en bumerangon por Vaŝingtono [3].
1. M. Robineau: Aŭstralio: reveno al la tero de revado, LEA/G-Magazino, numero 27a, 1999:3
2. Lidja Zamenhof: La vojoj de Dio
3. Radio Habana Cuba: Usona prokuroro serĉas novajn agresojn kontraŭ La Kvinopo, 2005-08-30
angle:
boomerang
bulgare:
бумеранг
ĉeĥe:
bumerang
ĉine:
1. 飛去來器 [fēiqùláiqì]
france:
boomerang
germane:
Bumerang
hebree:
בּוּמֵרַנְג
hispane:
boomerang
hungare:
bumeráng
nederlande:
boemerang
perse:
1. بومرنگ
pole:
1. bumerang
portugale:
bumerangue
ruse:
бумеранг
slovake:
bumerang
ukraine:
бумеранґ

bumerangi

(figure) Subite reveni, rebatiĝi, simile al ronde fluga bumerango: mia mesaĝo al ŝi bumerangis du fojojn [4]. VD:resalti
4. C. Minnaja: Re: [universitato] Proponoj kaj demandoj, Universitata Esperanto-Ligo, 2000-10-16
france:
rebondir, ricocher
hungare:
visszaüt
nederlande:
als een boemerang terugkomen
pole:
wracać jak bumerang
ruse:
вернуться бумерангом

administraj notoj