Butan/o RLN

Butano (BT)

GEOGPOL Ŝtateto en la Himalajo kun ĉefurbo Timbuo; teritorio de Reĝujo Butano, limanta kun Ĉinujo kaj Hindujo: la futbala asocio FIFA regule aktualigas sian rangliston kaj du lastajn lokojn okupas du etaj ŝtatoj Butano (30 000 loĝantoj) kaj Montserato (5 000 loĝantoj) [1]; pozitivaj evoluoj okazis laŭ AI en Butano, Grekio, Samoo, Senegalo kaj Turkio, kiuj abolis la mortpunon [2]; multaj nepalanoj ekloĝis en Butano, aĉetante terpecojn kaj domojn [3]; eksterlandanoj rajtas viziti nur du el la dek regionoj en Butano kaj ne facilas akiri vizojn [4].
1. Monato, Marko Naoki LINS: Plej malforta futbalnacio
2. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata
3. Monato, Navin Shrestha/pg: Timo senlima
4. Monato, Navin Shrestha/pg: Timo senlima
angle:
Bhutan
beloruse:
Бутан (дзяржава)
bulgare:
Бутан
ĉine:
不丹 [bùdān]
france:
Bhoutan, Royaume du Bhoutan
germane:
Bhutan
hebree:
גָז בּוטָאן
indonezie:
Bhutan
itale:
Bhutan
japane:
ブータン
nederlande:
Bhoetan
pole:
Bhutan, Królestwo Bhutanu
portugale:
Butão
tibete:
བྲུག་ཡུལ་
ukraine:
Бутан

administraj notoj