tradukoj: be de en fr hu id la pl pt ru

cili/o PV

cilio

1.  
BIO Elstaraĵo de la ĉeloj de multaj eŭkariotoj, cilindra, 5-10 µm longa kaj ĉirkaŭ 250nm dika, citoplasmenhava kun tubforma skeleto el faskoj de duopoj de mikrotubetoj, naŭ en rondo, foje kun du pliaj paroj centre: la cilioj estas preskaŭ miniaturaj, flekseblaj remiloj [1]; la knidocilio estas tuŝa organo de la ĉelo, kiam ĝi kontaktas predon, tio estigas surpremon en la veziketo [2]. VD:flagelo
2.  
(arkaismo) ZOOBOT Rigidaj haroj, kiuj troviĝas sur la korpo de iuj insektoj, aŭ ĉe randoj de vegetaĵaj organoj. VD:okulharo

ciliuloj  

BAK Eŭkariotaj unuĉeluloj kun organetoj laŭfunkcie grupigitaj, kiuj moviĝas per cilioj; klaso el filumo protozooj (Ciliata): la cilia movo estas karakteriza por la ciliuloj [3].

tradukoj

anglaj

~o: cilia.

belorusaj

~o: вейка.

francaj

~o: cil; ciliuloj: ciliés (biol., classe).

germanaj

~o: Zilie, Wimper (Zilie einer Zelle), Flimmerhärchen; ciliuloj: Wimpertierchen (biol., Ciliophora, Ciliata).

hungaraj

~o: pillaszőr, csilló, csillangó.

indoneziaj

~o: silium; ciliuloj: ciliata.

latina/sciencaj

ciliuloj : Ciliata.

polaj

~o: rzęska, rzęsa.

portugalaj

~o: cílio.

rusaj

~o: ресничка.

fontoj

1. Vikipedio, Cilio
2. Vikipedio, Knido (ĉelo)
3. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, numero 1987-04, p. 8a


ℛevo | datumprotekto | cili.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2017/02/28 21:10:18