ĉukĉ/o [1][2][3]

ĉukĉo

Ano de indiĝena popolo de la ekstrema nord-oriento de Azio (Ĉukĉa Duoninsulo): ĉiu virino devas kiel ajn havi almenaŭ unu infanon, ĉiu ĉukĉino scias tion [4].
VD:Orienta Azio
4. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj , La destinita vivi
angle:
Chukchi man
beloruse:
чукча
ĉine:
楚科奇族 [chǔkēqízú]
france:
Tchouktche, Chukch
germane:
Tschuktsche
hungare:
csukcs
itale:
chukci, ciukci
japane:
チュクチ人 [チュクチじん]
pole:
czukcza
ruse:
чукча
ukraine:
чукча

ĉukĉa

Rilata al la ĉukĉoj, ilia vivmaniero kaj loĝloko: laŭ nia ĉukĉa kutimo, niaj maljunuloj rajtas siavole forlasi tiun ĉi vivon, se ĝi iĝas por ili malfacila, dolora, se ili sentas, ke ĝi iĝas por ili ŝarĝo ne plu portebla, ke ili iĝas ŝarĝo por siaj parencoj kaj amikoj kaj por si mem [5]; LIN la ĉukĉa lingvo; GEOG Ĉukĉa maro, duoninsulo.
5. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj , La trimova ŝakproblemo
beloruse:
чукоцкі ~a lingvo: чукоцкая мова.
ĉine:
楚科奇語 [chǔkēqíyǔ]
germane:
tschuktschisch
hungare:
csukcs ~a lingvo: csukcs nyelv.
itale:
dei chukci, dei ciukci
japane:
チュクチの, チュクチ語の [チュクチごの]
pole:
czukocki
ruse:
чукотский ~a lingvo: чукотский язык, луораветланский язык.

Ĉukĉa Duoninsulo

GEOG
Duoninsulo formanta la nord-orientan ekstremon de Azio, inter la Ĉukĉa Maro norde kaj Beringa Maro oriente kaj sude.

La Ĉukĉa Duoninsulo en Azio [6]
6. Laŭ mapo el NOAA.
angle:
Chukot(ski) Peninsula
beloruse:
Чукоцкі паўвостраў, Чукотка
france:
Tchoukotka, Chukotka
germane:
Tschuktschen-Halbinsel
hungare:
Csukcs-félsziget
itale:
Penisola dei Chukci, Penisola dei Ciukci
pole:
Półwysep Czukocki, Czukotka
ruse:
Чукотский полуостров, Чукотка
1. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Esperanta Ligilo, 1933.
2. T. Sekelj: Mondmapo, aŭ Nepalo malfermas la pordon, 1958
3. Poŝatlaso de la Mondo, 1971

administraj notoj

Ĉ~a Duoninsulo: Mankas verkindiko en fonto.