8Azi/o PIV1

Azio

GEOG La mondoparto inter Eŭropo kaj Nord-Ameriko: „nun vi povas jam vidi la Himalajon, ĝi estas la plej alta montaro en Azio, [...]“, diris la orienta vento [1]; [2]; kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio [3]; kelkdeko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaĵoj, veturiloj, ĉio ĉi venas al ni el Azio [4]; Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia, / Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania […] [5]. TUT:Eŭrazio
angle:
Asia
beloruse:
Азія
bulgare:
Азия
ĉeĥe:
Asie
ĉine:
亚细亚洲 [yàxìyàzhōu], 亞細亞洲 [yàxìyàzhōu], 亚洲 [yàzhōu], 亞洲 [yàzhōu], 泰东 [tàidōng], 泰東 [tàidōng]
france:
Asie
germane:
Asien
greke:
Ασία
hispane:
Asia
hungare:
Ázsia
indonezie:
Asia
itale:
Asia
japane:
アジア [あじあ]
katalune:
Àsia
latine:
Asia
nederlande:
Azië
okcidentfrise:
Aazje
pole:
Azja
portugale:
Ásia
ruse:
Азия
slovake:
Ázia, Ázia
svede:
Asien
tokipone:
ma Asija
ukraine:
Азія
volapuke:
Siyop

aziano

Loĝanto de Azio: en la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo [6]; ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj [7].
angle:
Asian
beloruse:
азіят
bulgare:
азиатец
ĉine:
亚洲人 [yàzhōurén], 亞洲人 [yàzhōurén]
france:
asiatique (subst.)
germane:
Asiate
hispane:
asiático
hungare:
ázsiai
indonezie:
orang Asia
itale:
asiatico (sost.)
katalune:
asiàtic
nederlande:
Aziaat
pole:
azjata
ruse:
азиат
slovake:
Ázijčan
svede:
asiat
tokipone:
jan Asija
volapuke:
Siyopan

Interna Azio, Centra Azio

GEOG La meza parto de Azio suden de Siberio, la baseno senelfluaj riveroj: la Arala baseno, Tibeto: „ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, ĉu ne?“ diris Tuurken [8].
Rim.: „La Centra Azio“, por iuj sinonimas kun la tuta Interna Azio, por aliaj, kun ties Tibeta parto (dum la Aralan kaj Balĥaŝan basenojn oni iam nomas "la Meza Azio“ aŭ Turkestano).
8. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
angle:
Central Asia
beloruse:
Сярэдняя Азія
ĉeĥe:
Střední Asie
ĉine:
中亚 [zhōngyà], 中亞 [zhōngyà]
france:
Asie centrale
germane:
Innerasien
hungare:
Belső-Ázsia
indonezie:
Asia Tengah
itale:
Asia Centrale
japane:
中央アジア [ちゅうおうアジア]
nederlande:
Midden-Azië
pole:
Azja środkowa, Azja wewnętrzna
ruse:
Внутренняя Азия
slovake:
Stredná Ázia

Malgrand-Azio, Malgranda Azio

GEOG Anatolio: lia voĉo atingus trans Konstantinopolo ĝis Malgrand-Azio [9]; grekoj el la insuloj kaj el Malgranda Azio [10].
9. -: El la mondo, La esperantisto, 1892:2, p. 23a
10. H, Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: Quo Vadis, 1933
angle:
Asia Minor
beloruse:
Малая Азія
ĉine:
安那托利亚 [ānnàtuōlìyà], 安那託利亞 [ānnàtuōlìyà]
france:
Asie mineure
germane:
Kleinasien
greke:
Μικρά Ασία
hungare:
Kis-Ázsia
indonezie:
Asia Kecil
itale:
Asia Minore
katalune:
Àsia Menor, Anatòlia
latine:
Asia minor
nederlande:
Klein-Azië
pole:
Azja Mniejsza
ruse:
Малая Азия
turke:
Anadolu, Küçük Asya

Okcidenta Azio

GEOG La okcidenta parto de Azio: Anatolio, Kaŭkazo, Mezopotamio, Irano, Arabujo: fine de la Unua Mondmilito, la ĉefa historia fakto en Okcidenta Azio estas la dissplitiĝo de la Otomana imperio [11].
11. L. Bresler, D. Kessous, G. Mickle: La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika, SAT Kulturo, [vidita en 2022]
angle:
Middle East, Near East
beloruse:
Заходняя Азія
ĉeĥe:
Západní Asie
france:
Moyen-Orient
germane:
Westasien
hungare:
Nyugat-Ázsia
indonezie:
Asia Barat, Timur Tengah
itale:
Medio Oriente
katalune:
Orient Mitjà
nederlande:
West-Azië, Nabije Oosten
pole:
Bliski Wschód
ruse:
Передняя Азия
slovake:
Západná Ázia

Orienta Azio

1.
GEOG La tuta orienta parto de Azio en la akvokolekta baseno de Pacifiko, de la Beringa Markolo norde ĝis la Malaka Markolo sude, kun la apudaj insuloj.
2.
HIS La suda parto de la Orienta Azio1, kiel fermita regiono de la ĉina, japana, korea kaj vjetnama civilizo kaj kulturo.
TUT:Azio
angle:
1. East Asia, Far East 2. Southeast Asia
beloruse:
1. Далёкі Ўсход, Усходняя Азія 2. Паўднёва-Ўсходняя Азія
ĉeĥe:
Dálný Východ, Jihovýchodní Asie
ĉine:
1. 东亚 [dōngyà], 東亞 [dōngyà] 2. 东南亚 [dōngnányà], 東南亞 [dōngnányà]
france:
Extrême-Orient
germane:
Ostasien 1. Ostasien 2. Südostasien
hungare:
Kelet-Ázsia, Távol-Kelet
indonezie:
Asia Timur, Timur Jauh
itale:
1. Estremo Oriente 2. Sudest Asiatico
japane:
東アジア [ひがしアジア]
katalune:
1. Extrem Orient, Orient Llunyà
nederlande:
1. Oost-Azië, Verre Oosten 2. Oost-Azië, Verre Oosten
pole:
1. Daleki Wschód 2. Azja południowo-wschodnia
ruse:
1. Дальний Восток 2.  Юго-Восточная Азия
slovake:
Ďaleký východ
ukraine:
Далекий Схід, Південно-Східна Азія

Suda Azio

GEOG La suda parto de Azio, precipe la parto de la baseno de la Hinda Oceano ĉirkaŭita de la orienta, interna kaj okcidenta partoj de Azio.
angle:
South Asia, Southern Asia
beloruse:
Паўднёвая Азія
ĉine:
南亚 [nányà], 南亞 [nányà]
france:
Asie du sud
germane:
Südasien
hungare:
Dél-Ázsia
indonezie:
Asia Selatan
nederlande:
Zuid-Azië
pole:
Azja południowa
ruse:
Южная Азия

administraj notoj

Orienta ~o: Mankas dua fontindiko.
Orienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Suda ~o: Mankas dua fontindiko.
Suda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.