8Pacifik/o PIV1

Pacifiko

GEOG Parto de la oceano inter Azio, Oceanio kaj Ameriko; ankaŭ nomata Silenta Oceano, Pacifika Oceano: vulkanoj el la eksplodema tipo troviĝas laŭlonge de zono ĉirkaŭ Pacifiko [1]; en vintro malvarmaj ventoj venas de Siberio kaj en regionoj laŭ Pacifiko atakas sekaj ventoj [2].
1. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
2. Hori Jasuo: Masko-manio, Monato, 2009/09, p. 13
angle:
Pacific Ocean
beloruse:
Ціхі акіян
bulgare:
тихи океан
ĉeĥe:
Pacifický oceán, Tichý oceán
ĉine:
太平洋 [TàipíngYáng]
france:
Océan pacifique
germane:
Stiller Ozean, Pazifik
hispane:
océano Pacífico
hungare:
Csendes-óceán
japane:
太平洋 [たいへいよう]
nederlande:
Stille Oceaan
pole:
Pacyfik, Ocean Spokojny
portugale:
oceano Pacífico
ruse:
Тихий океан
slovake:
Tichý oceán
ukraine:
Тихий океан

transpacifika

1.
Transiranta Pacifikon: dum tio ĉi riĉigas nian scion pri la vojoj de ebla transpacifika kultura kontakto, ĝi ne povas ŝanceli la firme starantan kredon de la pli multaj aŭtoritatuloj, ke la Polinezianoj devenis el Azio [3].
2.
Situanta aliflanke de Pacifiko.
3. C. C. Cummingsmith: KonTiki kaj transpacifika migrado, Scienca Revuo, 1951 (3,11)
beloruse:
трансціхаакіянскі
france:
transpacifique

administraj notoj