1ocean/o PV

oceano

GEOG
1.
Mondoceano: ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon [1]; la malsaĝo estas senlima, kiel la oceano, ĝi povas enteni ĉion [2]; tiel alte sub la ĉielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple naĝanta pomo en vazo da akvo FK .
2.
Ĉiu el la ĉefaj partoj de la mondoceano: la luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn [3]; kontinento: ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia [4]; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis kiel granda estas la aera karavano [5]; baleno en la oceano | elspiras akvon per fontano [6]; la lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis ke ĝi estas oceano [7]; tio estas oazo kvazaŭ insulo en la mezo de la sabla oceano [8]. SUB:Antarkta Oceano, Arkta Oceano, Atlantiko, Hinda Oceano, Pacifiko
afrikanse:
oseaan
albane:
oqean
amhare:
ውቅያኖስ
angle:
ocean
arabe:
المحيط
armene:
օվկիանոս
beloruse:
акіян
bengale:
মহাসাগর
birme:
သမုဒ္ဒရာ
bulgare:
океан
ĉeĥe:
oceán
ĉine:
海洋 [hǎiyáng], 洋 [yáng], 大海 [dàhǎi], 海 [hǎi], 瀛 [yíng], 瀚 [hàn]
dane:
havet
estone:
ookean
eŭske:
ozeano
filipine:
karagatan
france:
océan
galege:
océano
germane:
Ozean
greke:
ωκεανός
guĝarate:
સમુદ્ર
haitie:
oseyan
haŭse:
teku
hinde:
सागर
hispane:
océano
hungare:
ócéan
igbe:
oké osimiri
irlande:
farraige
islande:
haf
japane:
[うみ]
jave:
segara
jide:
אָקעאַן
jorube:
òkun
kanare:
ಸಾಗರ
kartvele:
ოკეანეში
katalune:
oceà
kazaĥe:
мұхит
kimre:
cefnfor
kirgize:
океан
kmere:
សមុទ្រ
koree:
대양
korsike:
marina
kurde:
derya
latine:
oceanus
laŭe:
ມະຫາສະຫມຸດ
litove:
vandenynas
makedone:
океанот
malagase:
ranomasina
malaje:
lautan
malajalame:
സമുദ്രം
malte:
oċean
maorie:
moana
marate:
महासागर
monge:
dej hiav txwv
mongole:
далай
nederlande:
oceaan
nepale:
सागर
njanĝe:
nyanja
okcidentfrise:
oseaan
panĝabe:
ਸਮੁੰਦਰ
paŝtue:
سمندرونو
pole:
ocean
portugale:
oceano
ruande:
inyanja
ruse:
океан
samoe:
vasa
sinde:
سامونڊي
sinhale:
සාගර
slovake:
oceán
slovene:
oceanov
somale:
badda
ŝone:
gungwa
sote:
leoatle
sunde:
sagara
svahile:
bahari
svede:
ocean
taĝike:
уқёнус
taje:
มหาสมุทร
tamile:
கடல்
tatare:
океан
telugue:
సముద్ర
tibete:
རྒྱ་མཚོ་
ukraine:
океан
urdue:
سمندر
uzbeke:
okean
vjetname:
đại dương
zulue:
ulwandle olukhulu

mondoceano, monda oceanoZ

GEOG
La tuta kuno da sala akvo kovranta tri kvinonojn de la tersurfaco kaj apartiganta la kontinentojn: post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano [9]; la nomon „golfo“ portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekz. Meksika Golfo [10].
angle:
world ocean, global ocean
beloruse:
сусьветны акіян
bulgare:
световен океан
ĉeĥe:
světový oceán
germane:
Weltmeer
nederlande:
wereldzee
pole:
Wszechocean
ruse:
мировой океан

Antarkta Oceano

GEOG Parto de la oceano1 ĉirkaŭ Antarkto 1: Japanio nepre ĉesigu baleno-kaptadon en Antarkta Oceano [11].
11. Monato, Isikawa Takasi: Kortuma Ne al baleno-kaptado, 2014
angle:
Antarctic Ocean, Southern Ocean
beloruse:
антарктычны акіян
ĉine:
南冰洋 [Nánbīngyáng], 南大洋 [NánDàyáng], 南极海 [NánjíHǎi], 南極海 [NánjíHǎi]
france:
Océan Antarctique
germane:
Antarktischer Ozean
hungare:
Déli-Jeges-tenger
nederlande:
Antarctische Oceaan
pole:
Ocean Południowy, Ocean Antarktyczny, Południowy Ocean Lodowaty
slovake:
Antarktický oceán

Arkta Oceano, Norda Oceano

GEOG Parto de la oceano1 situanta norde de Ameriko kaj Eŭrazio: ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaĥejoj ekde la rusia bordregiono de Arkta Oceano ĝis Monto Sinajo [12]; La kaptado de baleno / En la Norda Ocean' [13].
12. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
13. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
angle:
Arctic Ocean
beloruse:
Паўночны Ледавіты Акіян
ĉeĥe:
Severní ledový oceán
ĉine:
北冰洋 [Běibīngyáng], 北极海 [běijíhǎi], 北極海 [běijíhǎi]
france:
Océan Arctique
germane:
Arktischer Ozean
hungare:
Északi-Jeges-tenger
nederlande:
Arctische Oceaan
pole:
Ocean Arktyczny, Morze Arktyczne, Ocean Lodowaty Północny
portugale:
Oceano Ártico
ruse:
Северный Ледовитый океан
slovake:
Severný Ľadový Oceán, Severný ľadový oceán

Atlanta Oceano, Atlantika Oceano

Atlantiko: transveturigita tra la Atlantan Oceanon FK ; la lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kuŝas sur la alteco de 1400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano FK ; Gerando estas ĉarma urbo en nord-okcidenta Francio, kiu kuŝas sur samnoma duoninsulo ĉe la Atlantika Oceano kaj estas parto de suda Bretonio [14].
14. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
angle:
Atlantic Ocean
beloruse:
Атлянтычны акіян
ĉine:
大西洋 [Dàxīyáng]
germane:
Atlantischer Ozean

Hinda Oceano

GEOG Parto de la oceano1 inter Afriko, Azio kaj Oceanio: inter 1855 kaj 1870 Bombajo estis la bazo de la lukto kontraŭ la sklavokomerco en la Hinda Oceano [15]; la katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000 mortintoj […] en aro da landoj ĉirkaŭ Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo [16]; Maldivoj, insularo en Hinda Oceano, malaperos sub la maro, se la mondo nenion faros [17].
15. Monato, Roland Rotsaert: La forgesitaj helpantoj de la esploristoj, 2008
16. Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo, 2005
17. Monato, Navin Lal Shrestha: Insulo malaperinta, 2010
angle:
Indian Ocean
beloruse:
Індыйскі акіян
ĉine:
印度洋 [Yìndùyáng]
france:
Océan Indien
germane:
Indischer Ozean
hispane:
Oceano Índico
hungare:
Indiai-óceán
itale:
Oceano Indiano
katalune:
oceà Índic
nederlande:
Indian Ocean Indische Oceaan
pole:
Ocean Indyjski
portugale:
Oceano Índico
ruse:
Индийский океан

Silenta Oceano, Pacifika Oceano

Pacifiko: esploroj pri la floro kaj faŭno de la Silenta Oceano FK ; unika fervojlinio […] supreniras ĝis 4250 metroj, trapasas Andojn kaj atingas fine la ĉilian havenurbon Antofagasta ĉe la Pacifika Oceano [18].
18. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
angle:
Pacific Ocean
beloruse:
Ціхі акіян
ĉine:
太平洋 [TàipíngYáng]
germane:
Stiller Ozean

administraj notoj

mond~o, monda ~o: Mankas verkindiko en fonto.