9Antarkt/o PV

9Antarkto

GEOG
1.
La kontinento ĉirkaŭ la suda poluso: surbaze de novaj mezuroj en distaj regionoj de okcidenta Antarkto sciencistoj konstatis, ke ĉiujare ĉirkaŭ 250 kubaj kilometroj da glacio glitas en la maron [1]; ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro [2]; en 1893, dum Julius Popper estis en Buenos-Ajreso por organizi ekspedicion al Antarkto, li subite mortis [3].
2.
La mondoparto, i.e. regiono ĉirkaŭ la suda poluso.
VD:Arkto.
Rim.: Estis provoj distingi la du sencojn per malsamaj formoj. Tial oni trovas „Antarktido“ por la kontinento ĉe BoER, kaj „Antarktio“ por la regiono en PIV2: krozoŝipoj survoje al Antarktio [4]. Per la 9a Oficiala Aldono la Akademio igis tiujn formojn kadukaj.
1. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
2. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj, 2012
3. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
4. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
angle:
Antarctica
beloruse:
1. Антарктыда 2. Антарктыка
bulgare:
Антарктика
ĉine:
2. 南极洲 [nánjízhōu], 南極洲 [nánjízhōu]
france:
Antarctique
germane:
1. Antarktika 2. Antarktis
hebree:
אנטארקטיקה
hispane:
Antártida, Antártica (en Chile)
hungare:
1. Antarktisz 2. Déli-sark
indonezie:
Antarktika
japane:
南極地方 [なんきょくちほう]
katalune:
1. l'Antàrtida 2. Antàrtida
nederlande:
1. Antarctica 2. Antarctis
perse:
جنوبگان
portugale:
1. Antártica
ruse:
1. Антарктида 2. Антарктика
slovake:
1. Antarktída
ukraine:
Антарктика

9antarkta

GEOG Rilata al Antarkto; tia, kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo OA9 ; la Antarkta Oceano; antarkta klimato OA9 ; antarkta glacio OA9 ; la Brita Antarkta Teritorio sesoble pli grandas ol la lando, al kiu ĝi apartenas, [5]; en la pasintaj jaroj pluraj gigantaj pecoj de la antarkta glaciplato forrompiĝis kaj forflosis en la maron [6].
5. Monato, Lenio Marobin: Imperativoj imperiaj, 2012
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
angle:
antarctic
beloruse:
антарктычны
bulgare:
антарктичен
ĉine:
南极地带 [nánjídìdài], 南極地帶 [nánjídìdài]
france:
antarctique
germane:
antarktisch
hispane:
antártico
hungare:
déli-sarki
katalune:
antàrtic
nederlande:
antarctisch
portugale:
antártico
ruse:
антарктический
slovake:
antarktický

administraj notoj

pri ~o:
    Indus kontroli la trd de, hu, nl, cxu bone atribuitaj al la du
    sencoj.
    [MB]