tradukoj: be de fa fr nl pt ru



Granda teramaso,
ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante
maron:
en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis
kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo
(la kontinenta parto de Eŭropo, kontraste al insula
Anglujo)
[2];
sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj
el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego
kvazaŭ kontinento
[3];
efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la
mezo de la sabla maro
[4];
kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta
ŝiparo ... atingas tiajn riĉajn landojn,
kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento
[5].



Tre antikva kontinento el kiu estiĝis nunaj
kontinentoj per drivo:
la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano
[9].

Parto de kontinento pli-malpli izolita inter maroj, montoj aŭ aliaj
baroj, iama kontinento:
la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el
diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de
la hinda subkontinento
[10].