tradukoj: ca en fr

dajak/o

dajako  

Ano de iu el la internaj popoloj de Sudorientazio: Indonezio, Malajzio kaj ceteraj: li estis sovaĝulo el Borneo, dajako, kiun de temp' al tempo dungis anglaj pasaĝeroj kiel ŝarkoĉasiston [1].

dajaka  

Rilata al dajakoj: Renkonti virinojn kun tradiciaj dajakaj longaj oreloj estas hodiaŭ preskaŭ ne ebla [2].

tradukoj

anglaj

~o: Dyak (subst.), Dayak (subst.); ~a: Dyak (adj.), Dayak (adj.).

francaj

~o: Daya (subst.), Dayak (subst.).

katalunaj

~o: daiak (subst.); ~a: daiak (adj.).

fontoj

1. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 1a
2. Vikipedio, Kalimantano, 2010-01-17

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | dajak.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2015/05/25 01:10:18