*delir/i

*deliri

(ntr)
1.
MED Esti en stato de nedaŭra spirita malordo kaŭzita de febro malsano, aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaciaj imagoj kaj malkonsekvencaj senkonsciaj paroloj: oni devis min porti el la veturilo en la kastelon kaj enlitigi; tie mi pasigis […] senkonscie kelkajn horojn, jen dormante, jen delirante [1].
2.
(figure) Elmontri pasian entuziasmon kaj senbridan ĝojon: eĉ monstron admiras, kiu ame deliras PrV .
3.
(figure) Eldiri malfacile nekredeblajn, kompreneblajn parolojn, flegi nesaĝajn pensojn, kvazaŭ inspirite de psika malsano: vi certe deliras ! [dirante, ke vi murdis la avinon] [2].
1. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
angle:
delirious
beloruse:
трызьніць
ĉeĥe:
blouznit, třeštit
france:
délirer
germane:
im Delirium sein
hebree:
להזות
hispane:
delirar
hungare:
félrebeszél (önkívületben) 1. delirál, delíriumban van 2. önkívületben van, lázasan képzelődik
japane:
精神が錯乱する [せいしんが錯乱する], うわ言を言う [うわごとをいう]
katalune:
delirar 2. engrescar-se, tenir fal·lera 3. desvariar
pole:
1. mieć delirium, bredzić, majaczyć 3. bredzić
portugale:
delirar, divagar, tresvariar
ruse:
бредить
slovake:
blúzniť
ukraine:
марити, маячити

deliro

Stato de tiu, kiu deliras: ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas [3].
angle:
delirium
beloruse:
трызьненьне
ĉeĥe:
blouznění, delirium
ĉine:
譫妄 [zhānwàng]
france:
délire
germane:
Delirium
hebree:
הֲזָיָה
hungare:
delírium, önkívület
japane:
精神錯乱 [せいしんさくらん], 譫妄 [せんもう], 逆上 [ぎゃくじょう], 有頂天 [うちょうてん]
katalune:
estat de deliri
pole:
delirium
portugale:
delírio
ruse:
бред
slovake:
blúznenie, delírium
ukraine:
марення, маячня, делірій

deliraĵo

Senordaj, sensekvaj, malsaĝaj kaj duonfrenezaj paroloj, similaj al tiuj de iu, kiu deliras pro febro: tiu artikolo estas nur deliraĵo.
angle:
crazy talk
beloruse:
трызьненьне
france:
délire, divagation
hebree:
הֲזָיָה
hispane:
delirio
hungare:
félrebeszélés, badar beszéd
japane:
うわ言 [うわごと], たわ言 [たわごと], 支離滅裂な話 [しりめつれつなはなし]
katalune:
deliri
pole:
delirium, brednie, majaki
portugale:
delírio
ruse:
бред

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.