detektor/o

detektoro

1.
RAD Parto de radiricevilo, aranĝaĵo (kia ekz-e kristala aŭ vakumtuba diodo) rektiganta alternan kurenton por apartigi la utilan (la modulantan) signalon: la detektoro havas la rolon, samdirekti la altfrekvencajn vibradojn, kiuj estas senpere ricevataj [1].
2.
(evitinde) =Detektilo detektoroj, kiuj registras la elektronojn mem aŭ duarangajn signalojn [2]; se detektoroj (aŭ hom-ekipo) sur la tanko ekregistros forpafon de la raketo aŭ radiigon de la tanko per lasera radio, elmetiloj sur la turo elpafos kelke da grenadoj, kiuj kreos ĉirkaŭ la tanko aŭ nur antaŭ ĝi fumkurtenon [3]; la aĵoj plejparte datiĝas de meza bronzepoko kaj estis kutime trovitaj de metal-detektoroj [4]; ZnTe formas elstaran rentgenan kaj gamoradian detektoran materialon [5].
1. J.R.G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, Biblioteko Tutmonda, n-roj 21–22, eldonejo Rudolf Mosse: Berlino, 1928
2. Vikipedio, Elektrona mikroskopo
3. Vikipedio, Tanko
4. Vikipedio, Boato el trunko de Hanson
5. Vikipedio, Kadmia telurido
angle:
detector
beloruse:
дэтэктар
bulgare:
детектор
ĉine:
检测器 [jiǎncèqì]
france:
1. détecteur (d'ondes)
germane:
Detektor
hebree:
גַלַאִי
hispane:
detector
hungare:
detektor
japane:
, 検波器 [けんぱき]
nederlande:
detector
pole:
detektor, czujnik, wykrywacz
portugale:
detector
ruse:
1. детектор

administraj notoj