9dies/o PV

9dieso (♯)

1.
MUZTIP Muzika kromsigno altiganta noton je duonduto: la preludo kaj fugo en C diesa maĵora en la unua libro originale sonis en C maĵora — Bach nur aldonis tonalsignon de sep diesoj por ĝin transigi en la postulatan tonalon [1].
2.
KOMP Krado (la signo # de Askio): C dieso (programlingvo C#) [2].
Rim.: Fakte inter la Askia krado # kaj la muzika dieso ♯ estas rimarkebla diferenco grafika, kaj en bona tipografio kaj en Unikodo ili estas malsamaj signoj.
angle:
1. sharp 2. number sign, hash, pound sign, grid, octothorpe, sharp
beloruse:
дыез
ĉine:
1. 升号 [shēnghào], 交叉点 [jiāochādiǎn]
france:
dièse
germane:
1. Kreuz, Erhöhungszeichen 2. Lattenzaun, Nummernzeichen, Raute(taste) [sur mobiltelefonoj]
hebree:
דיאז
hispane:
almohadilla 1. sostenido
hungare:
számjel 1. kereszt (zenei)
itale:
1. diesis 2. cancelletto
japane:
シャープ [しゃーぷ], 嬰記号 [えいきごう]
katalune:
coixinet
nederlande:
1. kruis (muziek) 2. hekje (op telefoontoestel)
pole:
1. krzyżyk 2. krzyżyk, kratka (pot.), płotek (pot.)
portugale:
1. sustenido, diese 2. cerquilha, tralha
ruse:
диез
slovake:
krížik (hudobný)
ukraine:
дієз

dudieso (𝄪)

MUZTIP Muzika kromsigno altiganta noton je duto: suba neesenca tono povas esti kromate altigita aŭ ne (t.e. per naturigilo, dieso, aŭ eĉ dudieso) por fari ĝin nur unu duonduton pli malalta ol la ĉefa tono [3].
angle:
double sharp
ĉeĥe:
dvoukřížkový
ĉine:
重升号 [zhòngshēnghào]
france:
double dièse
germane:
Doppelkreuz
hispane:
doble sostenido
hungare:
kettős kereszt
itale:
doppio diesis
japane:
ダブルシャープ [だぶるしゃーぷ], 重嬰記号 [じゅうえいきごう]
nederlande:
dubbele kruis
pole:
podwójny krzyżyk
slovake:
dvoj krížik, dvojitý krížik

administraj notoj