dilu/i PV

dilui

(tr)
FIZKEM Malkoncentri solvaĵon per solvilo: la analizenda materialo (urino) estis malnova kaj tre diluita [1]; [li] ŝtelis, diluis kaj vendis [penicilinon], ricevante grandan profiton [2]; la malpermeso sekvas la enhospitaligon en septembro de dekoj da homoj en Ĉeĥio, kiuj konsumis alkoholaĵojn diluitajn per metanolo [3]; (figure) kelkfoje preterglitas banalaĵoj […kio] maldensigas la beletrecon, diluas la arton [4].
1. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro, 2006
3. Monato, Julius Hauser: Je via malsano, 2012
4. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
angle:
dilute
beloruse:
разбаўляць
ĉeĥe:
rozředit, ředit
ĉine:
水分多 [shuǐfènduō], 使走样 [shǐzǒuyàng], 掺水 [chānshuǐ], 加水冲淡 [jiāshuǐchōngdàn], 变尖 [biànjiān], 变细 [biànxì]
france:
diluer, allonger (diluer), couper (diluer), délayer, étendre (diluer)
germane:
verdünnen, verwässern
hebree:
לְדַלֵל
hispane:
diluir
japane:
希釈する [きしゃくする], 薄める [うすめる]
nederlande:
verdunnen
pole:
rozcieńczać, rozrzedzać, rozwadniać, rozpuszczać, rozrabiać (rozpuszczać)
portugale:
diluir
ruse:
разбавлять, разжижать
slovake:
riediť, rozriediť
ukraine:
розбавляти, розріджувати

diluiĝi

(ntr)
Disiĝi kaj maldensiĝi en la ĉirkaŭan medion: siblantaj grajnoj falis deplafone laŭ brunaj strioj, postlasante spurojn el polvo, kiuj malrapide diluiĝis en la ĝenerala nebulo [5]; (figure) mi travivis multajn aferojn, kiuj plejparte jam diluiĝis (paliĝis) for de mia memoro [6].
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
6. Paseo en Moskvo, china radio international
beloruse:
разбаўляцца
france:
se diluer, se fondre
ukraine:
розріджуватися

maldilui

(tr)
Koncentri2: ili bolis la sukon por maldilui ĝin al la dezirinda konsisto [7]. ANT:dilui
angle:
concentrate
beloruse:
канцэнтраваць, згучшаць
ĉine:
集中 [jízhōng]
france:
concentrer (chim.), réduire (tr., cuis.)
germane:
eindicken, konzentieren, reduzieren
nederlande:
indikken
pole:
zagęszczać
ruse:
концентрировать, сгущать

administraj notoj