*7diplomati/o PV

diplomatio

POL
1.
Branĉo de la politiko, koncernanta la oficialajn rilatojn kun aliaj ŝtatoj: reprezentantoj parolis pri la graveco de la rusa por komunikado en la sferoj de diplomatio kaj scienco, kaj pri la dezirindeco akcepti la rusan kiel laborlingvon EeP ; per sistema kaj pacienca diplomatio li rekondukis Moskvon en la grupon de G8 (plej grandaj ok ŝtatoj) [1].
2.
Diplomataro: tiu aserto de la italia diplomatio estas nur falsado de la aferoj VaK ; la „letero al diplomatio“, skribita dum la pasko 1915, estis lia cigno-kanto Zam .
1. Stefan Maul: En giganta truo, Monato, 1999/09, p. 6
angle:
diplomacy
beloruse:
дыпляматыя
ĉeĥe:
diplomacie
france:
diplomatie
germane:
1. Diplomatie 2. Diplomaten
hispane:
diplomacia
hungare:
diplomácia
japane:
外交 [がいこう]
pole:
1. dyplomacja 2. dyplomacja, korpus dyplomatyczny
portugale:
1. diplomacia 2. diplomacia, corpo diplomático
ruse:
дипломатия
slovake:
diplomacia
ukraine:
дипломатія

diplomatia

Rilata al diplomatio: mi minacis ilin per diplomatia revenĝo, sed ĉio vane, ĉar ili ne komprenis VaK ; elita posteno kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn CKv ; la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure establita per longa uzado en la diplomatia praktiko EeP ; la unuaj mane skribitaj rusaj gazetoj, kiuj dum pli ol 100 jaroj estis farataj en la diplomatia kancelario en Moskvo [2].
2. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
angle:
diplomatic
beloruse:
дыпляматычны
france:
diplomatique (concernant la diplomatie)
hungare:
diplomáciai
japane:
外交上の [がいこうじょうの]
pole:
dyplomatyczny
ukraine:
дипломатичний

diplomatiisto

Specialisto pri diplomatio; diplomato: la politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto DL ; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita EE ; kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn ChL ; lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro KPr . VD:ambasadoro, politikisto
angle:
diplomat
beloruse:
дыплямат
ĉine:
外交官 [wàijiāoguān], 外交家 [wàijiāojiā]
france:
diplomate (subst.)
germane:
Diplomat
hispane:
diplomático
hungare:
diplomata
pole:
dyplomata

administraj notoj