dipsak/o

dipsako

BOT
Genro el familio dipsakacoj (Dipsacus), kies dornojn oni uzas por kardi ŝtofon: kardilo aŭ dipsako […] estas du aŭ plurjaraj herboj, kiuj la unuan jaron formas platan folirozeton, la duan jaron altan branĉiĝantajn, dornajn tigojn kun grandaj, duope kontraŭsidantaj folioj kaj en la ŝosofino grandan duongloban aŭ konusforman foliokapon el etaj, preskaŭ senkoloraj floroj, sub kiuj disas rigidaj brakteoj kun eksteren subenkurbiĝantaj pintoj [1]. VD:kardo

floraro de dipsako (Dipsacus comosus)
CC BY-SA 3.0  [2]
beloruse:
поўсьніца
ĉeĥe:
štětka
ĉine:
使起絨 [shǐqǐróng]
france:
cardère
germane:
Karde
hungare:
mácsonya
japane:
ナベナ
katalune:
cardó
latinece:
Dipsacus
perse:
خواجه‌باشی
pole:
szczeć
portugale:
dípsaco, cardo, cardo-cardador, cardo-penteador
ruse:
ворсянка
slovake:
štetka súkennícka
ukraine:
черсак

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.