tradukoj: be de en fr hu pl pt ru sk

disert/i [1]

disertiTEZ

(ntr)
Prezenti al kompetenta faka instanco (universitato ktp) detalan studaĵon pri scienca, filozofia aŭ literatura temo: (Jouko Lindstedt) disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 [2].

disertaĵoTEZ Vikipedio

Verko traktanta pri scienca, filozofia aŭ literatura temo, kiun ties aŭtoro prezentas (kaj publike defendas ties tezojn) ĉe kompetenta instanco pruve pri sia faka kapablo por akiri sciencan gradon: menciindas, ke la disertaĵo de nia samideanino ricevis neniun „nigran globon“ ― ĉiuj 15 ekzamenintoj estis „por“! [3]; konsilanto de Byunghyun Oh, kiu verkis magistran disertaĵon [4]; la temo de lia doktora disertaĵo estis: „Strofo-strukturo de la hungaraj popolkantoj“ [5].
SIN:disertacio

tradukoj

anglaj

~i: dissert, dissertate, discuss, discourse; ~aĵo: dissertation.

belorusaj

~i: абараняць дысэртацыю; ~aĵo: дысэртацыя.

francaj

~i: disserter; ~aĵo: dissertation.

germanaj

~i: seine Dissertation schreiben, seine Doktorarbeit verfassen; ~aĵo: Dissertation, Doktorarbeit.

hungaraj

~i: értekezik, értekezést ír; ~aĵo: értekezés, disszertáció.

polaj

~i: przedstawiać dysertację; ~aĵo: dysertacja.

portugalaj

~i: dissertar.

rusaj

~i: защищать диссертацию; ~aĵo: диссертация.

slovakaj

~aĵo: dizertácia.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Vikipedio, Jouko Lindstedt
3. B. Kondratjev: Sukcesa defendo, La Ondo de Esperanto, 2000:11
4. Chr. Kiselman: Hejmpaĝo
5. Vikipedio, Zoltán Kodály

[^Revo] [disert.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2011/05/06 12:10:12 ]