distord/o PV

distordo

1.
FOT Aberacio konsistanta el tio, ke bildo, kiu estas iom malproksime de la ĉefa akso de lenso aŭ de ne enfokusigita objektivo, estas kurbe reproduktata: aplanato ne havas koloran aberacion, sferan aberacion kaj distordon sed havas astigmatecon [1]; periskopo ne havas distordon sed havas ĉiujn aliajn aberaciojn [2].
2.
ELE Aliformiĝo de elektra aŭ magneta kampo sub la influo de alia kampo aŭ de okaza kaŭzo.
3.
TELMUZ Neĝusta reprodukto de sono pro aldoniĝo de frekvencoj, kiujn ne havis la origina signalo: atmosfere distordata radiofonia kanalo [3]; [ili] bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) [4].
Rim.: Oni povas ankaŭ rigardi tiun nocion faka subsenco regule formita el la vorto „tord·i“, kp dis·tord·i. [Wolfram Diestel]
beloruse:
1. скрыўленьне 2. скажэньне 3. скажэньне
ĉeĥe:
distorze, rozkroucení, vykroucení, vymknutí, zkroucení, zkřivení
ĉine:
2. 失真 [shīzhēn]
france:
distorsion
germane:
1. Verzeichnung 2. Verzerrung 3. Verzerrung
hungare:
torzítás
japane:
ゆがみ, 歪曲収差 [わいきょくおさむさ], ひずみ
perse:
واپیچش، اعوجاج
pole:
1. dystorsja
portugale:
distorção
ruse:
1. искривление 2. искажение 3. искажение
slovake:
distorzia, podvrtnutie
ukraine:
дисторсія, викривлення, спотворення (звуків і т.п.), викривлення (ліній), дисторзія, розтягнення (зв’язок)

administraj notoj