*dres/i

*dresi

(tr)
1.
Instrui beston por iu celo: punita, kiel bovido ne dresita [1]; li povis dresi hundon nombri de unu ĝis tri Ret ; [li] dresis sian hundon tiamaniere, ke li ĵetis al ĝi paperpeceton kaj […] la hundo devis ĝin kapti kaj gluti VaK ; (figure) ŝi estas nedresebla (sovaĝa) leonino [2].
2.
(figure) Disciplini: „bone,“ respondis li, „mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du“ [3]; nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron KPr ; ĝentilaĵoj de iuj „Vienaj Skoloj pri bona konduto“ per kiuj oni dresis min en infanaĝo neniam infektis lin. [4]; mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj [5].
VD:eduki, ekzerci, kondutigi, malsovaĝigi, trejni
angle:
1. train 2. discipline, restrain
beloruse:
1. дрэсіраваць 2. муштраваць, дрэсіраваць, наладжваць дысцыпліну
ĉine:
[xún], 訓 [xùn], 培育 [péiyù], 培植 [péizhí], 培訓 [péixùn]
france:
1. dresser (un animal)
germane:
dressieren, abrichten ne~ebla: unbändig. 2. disziplinieren, zügeln
hispane:
1. entrenar (un animal)
itale:
1. addestrare
japane:
調教する [ちょうきょうする], 訓練する [くんれんする], 仕込む [しこむ]
pole:
1. tresować
portugale:
1. domar, amansar, adrestar, ensinar, educar (animais)
ruse:
1. дрессировать
ukraine:
дресирувати, муштрувати

dresisto

Homo, kiu profesie dresas bestojn: cirka dresisto KrM ; bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo FK ; en la korton eniris du […] dresistoj de serpentoj kun sako plena de venenaj rampaĵoj kaj komencis spektaklon [6].
angle:
tamer, animal tamer, trainer
beloruse:
дрэсіроўшчык
ĉine:
馴獸師 [xúnshòushī], 訓練者 [xùnliànzhě], 馴養人 [xúnyǎngrén], 馴養者 [xúnyǎngzhě]
france:
dresseur
germane:
Dompteur, Tierbändiger
hispane:
entrenador
japane:
調教師 [ちょうきょうし]
pole:
treser
ukraine:
дресирувальник, приборкувач (звірів)

administraj notoj