ekspedici/o ZR

ekspedicio

Esplorvojaĝo:
a)
MIL Elsendo de soldatoj aŭ koloniistoj por eltrovi kaj esplori teritorion taŭgan por koloniado: la soldatoj, partoprenantaj en la ekspedicio, ricevos oficiran rangon [1]; li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo FK ; post Magelano multaj aliaj ekspedicioj atingis la insulon: hispanaj, anglaj, nederlandaj, francaj, sed la intencoj loĝigi ĝin fiaskis pro malfacilaj kondiĉoj [2].
b)
SCI Vojaĝo al teritorio, pri kiu oni havas nesufiĉan scion, por esplori ties geografion, geologion, flaŭron kaj faŭnon kc: Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso FK ; se oni malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortranĉita de la cetera mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion, elspezas konsiderindajn sumojn, eldonas librojn pri tiu nova eltrovaĵo Ret ; ni rimarkas […] la verkon de Thor HeyerdahlEkspedicio Kon-Tiki EeP .
Rim.: Varbocele vojaĝoficejoj foje nomas defiajn, aventurajn vojaĝojn ‚ekspedicio‘, sed ili ne celas esploradon sed kontentigon de turismaj ambicioj: lastatempe la ekspedicio-turismo en Himalajo fariĝis trista fenomeno [3].
VD:aventuro, ekskurso, kampanjo, misio
angle:
expedition
beloruse:
1.a экспэдыцыя, паход (вайсковы) экспэдыцыя, падарожжа
ĉeĥe:
expedice
ĉine:
探险队 [tànxiǎnduì], 探险旅行 [tànxiǎnlǚxíng], 探险 [tànxiǎn]
france:
expédition (mil., sci.)
germane:
Expedition, Entdeckungsreise 1.b Forschungsreise
hispane:
1.a expedición
hungare:
expedíció 1.a expedíciós hadtest
itale:
spedizione (missione)
japane:
探検隊 [たんけんたい], 遠征軍 [えんせいぐん]
katalune:
expedició
pole:
ekspedycja, wyprawa
portugale:
1.a expedição expedição
ruse:
1.a поход, военная экспедиция экспедиция, путешествие
slovake:
expedícia
ukraine:
експедиція, подорож, похід

administraj notoj