eksud/i PV

eksudi

(ntr)
1.
Eliri kiel ŝvito tra histo, ŝvitiĝi: la sango eksudas kelkafoje tra poroj; ŝviteroj senĉese eksudis el liaj poroj [1]. VD:liki
2.
Elŝviti: la plantoj eksudas tiujn oleojn [por] „averti“ – se tiel diri – la semojn, ke ne estas sufiĉe da akvo por kreski [2].
1. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
2. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
ĉeĥe:
exsudovat, vyměšovat exsudát, vypocovat se
france:
exsuder
germane:
ausschwitzen, absondern
hungare:
izzadmány képződik
japane:
にじみ出る [にじみでる], しみ出る [しみでる]
pole:
wysiękać
portugale:
exsudar
slovake:
vypotiť
ukraine:
просочуватися назовні, виступати (про кров і т.п.)

eksudo

FIZL Ago de tio, kio eksudas.
france:
exsudation
germane:
Ausschwitzen, Absonderung
hungare:
izzadmányképződés, exudáció
japane:
滲出 [しんしゅつ], 浸出 [しんしゅつ]
pole:
wysięk
ukraine:
ексудація, випотівання

eksudaĵo

Likvaĵo, kiu eksudas.
france:
exsudat
germane:
Exsudat, Absonderung
hungare:
izzadmány, exudátum
japane:
滲出液 [しんしゅつえき], 浸出液 [ひたでえき]
pole:
wysięk
ruse:
экссудат
ukraine:
ексудат, випіт

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.