ekzomid/o

ekzomido, eksomido  

TEKS Antikva vira supervesto grekdevena, ortangula teksaĵo falde volvita trans la maldekstra ŝultro kaj lasanta libera la dekstran brakon: ekzomidon prefere portis laboristoj, kamparanoj kaj infanterianoj; helhara junulino, apenaŭ kovrita de mallonga eksomido [1].
Rim.: Kvankam tio ne rilatas al la esperanta vortofarado, tamen dezirindas observi sistemecon en esperantigo de fremdaĵoj. Greke la vorto konsistas el εξω (kutime esperantigata per „ekzo-“ = „ekstere“, kaj ώµος (ŝultro); do, sume „eksterŝultraĵo“. La unua parto tradicie estas esperantigata per ekzo-; la dua parto ricevas la plenan formon „omido“, kiel en ĥlamido (kp la formojn de genitivo ununombra greka: εξωµίδος kaj latina: exōmidis). [Sergio Pokrovskij]
1. Ivan Efremov, tr. J. Finkel: Tais el Ateno, ĉap. 1a
angle:
exomis
france:
exomide
greke:
εξωμίς
latine:
exomis
ruse:
экзомида

administraj notoj

~o, eksomido: Mankas dua fontindiko.