tradukoj: be bg ca cs de el es fr hu pl ru sk

ekzorci

ekzorci  

(tr)
REL Preĝi por forpeli demonon, diablon, misaĵon, kiu turmentas iun: li ekzorcos diablon [1]; kiam kataklismo plagis la popolon, oni anstataŭigis ĝin por ekzorci la landon pro malbona omeno [2].

ekzorco  

1.
Ekzorcado: ĝia ekzorco estis konsiderita la plej efika formo de resanigo [3].
2.  
Ekzorcaĵo: antikva ekzorco celanta forpeli malsanon [4].

ekzorcaĵo  

Preĝo uzata por forpeli demonon, diablon: malsame ol la biblia teksto, tiu „qumrana“ ne havas socipolitikan funkcion, ĝi utilas nur kiel ekzorcaĵo kaj defendilo kontraŭ la malbonportantoj [5].

ekzorcisto

Homo kiu forpelas demonojn el homoj aŭ el ilia medio per preĝoj: kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo [6]; [d-ro] Gabile Amoth, oficiala ekzorcisto en la katolika eklezio [7].

tradukoj

belorusaj

~i: выганяць (д'ябла, дэмана).

bulgaraj

~i: екзорсист.

ĉeĥaj

~i: vyhánět zlé duchy; ~o: vymítání zlých duchů; ~isto: exorcista, zaklínač, zažehnávač.

francaj

~i: exorciser; ~o: exorcisme; ~aĵo: exorcisme; ~isto: exorciste.

germanaj

~i: exorzieren, austreiben; ~aĵo: Exorzismus, Teufelsaustreibung, Teufelsbeschwörung; ~isto: Exorzist.

grekaj

~i: ξορκίζω.

hispanaj

~i: exorcizar; ~aĵo: exorcismo.

hungaraj

~i: ördögöt űz, ekzorcizál; ~aĵo: ördögűzés.

katalunaj

~i: exorcitzar; ~o: exorcisme (ritu); ~aĵo: exorcisme (pregària); ~isto: exorcista.

polaj

~i: odprawiać egzorcyzmy; ~o: egzorcyzm; ~aĵo: egzorcyzm; ~isto: egzorcysta.

rusaj

~i: изгонять (дьявола, демона, злого духа); ~isto: экзорцист, изгоняющий беса.

slovakaj

~i: vyháňať zlých duchov; ~o: vyháňanie zlých duchov; ~isto: exorcisto, zaklínač.

fontoj

1. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
2. Monato, Reago: Ĉu vere kristana erao?
3. Airyaman ishya ― aŭtomata traduko el la anlga Wikipedia
4. Pang Bian: Moroj pri la Printempa Festo..., El popola Ĉinio, 2000-02
5. Vikipedio, Nebibliaj dokumentoj de Qumran
6. La Nova Testamento, La agoj 19:13
7. Vikipedio, Diablo

~aĵo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | ekzorc.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2017/03/28 20:10:15