tradukoj: de fr la pt ru

enoterac/oj,

enoteracoj, onagracoj  

BOT
Familio de herboj unujaraj aŭ staŭdoj el la ordo de mirtoparencaj floroplantoj (Onagraceae) kun: folioj kontraŭaj aŭ malofte rozetaj aŭ spiralaj; floroj duseksaj, stelaj aŭ dulipaj; florumo duopa aŭ unuopa kun du aŭ kvar tepaloj; ovolujo malsupra; florfundo tubforma aŭ kalikforma, ofte okulfrape kolorigita; du, kvar aŭ okstamenoj; kapsuloj aŭ nuksoj: la enoteracoj ([...] aŭ onagracoj [...]) kreskas en la subtropika kaj kontinenta zono [1]. PRT:fuksio, epilobio, enotero
Rim.:La manova latina nomo estas „Oenotheraceae“, laŭ la nova nomo oni povus nomi la familion ankaŭ „onagracoj“.

tradukoj

francaj

~oj, onagracoj: œnothéracées.

germanaj

~oj, onagracoj: Nachtkerzengewächse.

latina/sciencaj

~oj, onagracoj : Onagraceae; ~oj, onagracoj: Oenotheraceae.

portugalaj

~oj, onagracoj: enoteráceas.

rusaj

~oj, onagracoj: кипрейные (семейство), ослинниковые (семейство).

fontoj

1. Vikipedio, Enoteracoj

~oj, onagracoj: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | enoter1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2017/04/17 12:10:13