erst/o NeoGlo

erst

(malofte)
Nur3, ne antaŭ: erst hodiaŭ (17 jan) mi ricevis la unuan ĉi-jaran „Ondo“n [1]; li revenos erst morgaŭ.
Rim.: Multaj esperantistoj aktive malakceptas ĉi tiun neologismon, ekz‑e min ĝenis la abundaj piĉismoj (deale, -ed-, erst, kaj aliaj) [2]; tamen la plursignifeco de „nur“ efektive iam estas tre ĝena, ekz‑e Laŭdu tagon nur (t.e. erst) vespere PrV miskompreneblas kiel nur2 (nur vespere, do ne ekz‑e nokte); li revenos nur morgaŭ — ĉu „nur1 morgaŭ“ kaj neniam plu, aŭ „erst morgaŭ“ (kaj eventuale multfoje poste)? [Sergio Pokrovskij]
1. Marian Łaba: La Ondo de Esperanto, №101 (2003:3)
2. Donald BROADRIBB: Por spiritlegaĵemulojMonato
angle:
at first, only, not till
beloruse:
толькі, не раней за
ĉeĥe:
teprve
germane:
erst
ruse:
только (лишь о времени начала), сначала, не раньше чем

administraj notoj