etaĝer/o

etaĝero

Bretaro: ĉiu sciis, kie trovi sian buŝtukon, per ringo rultenitan, en faketo al li rezervita, sur etaĝero ĉe la muro [1].
Rim.: De PV ĝis PIV2 la difino de tiu meblo estas: „Mebleto konsistanta el kelkaj bretoj, fiksitaj unu super alia, kaj ordinare pendanta ĉe la muro“. Por tiu senco sufiĉus pli klara „murbretaro“. Aliflanke, naciaj lingvoj pruntis tiun vorton por pli speciala senco, kiun la franca eble jam perdis: senvanda bretaro por bagatelaĵoj aŭ vazaro. Reale la vorto estas malmulte uzata kaj ĝia senco probable estas malsama por esperantistoj el diversaj landoj; tial oni prefere uzu pli klarajn priskribajn terminojn. [S. Pokrovskij]
beloruse:
этажэрка
bulgare:
етажерка
ĉine:
貨架 [huòjià]
france:
étagère, rayonnage
germane:
Regal, Wandregal, Wandgestell, Etagere
hispane:
estante, estantería
hungare:
polc, falipolc, etazser
japane:
飾り棚 [かざりだな]
nederlande:
wandrek
pole:
etażerka, regał
portugale:
estante
ruse:
этажерка
ukraine:
етажерка

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.