Feniks/o

Fenikso  

GEOG
Granda urbo en Arizono, sudokcidento de Usono, ĉ. 570 km oriente de Losanĝeleso: „Lumoj super Fenikso“ estis nifo-ekvido kiu okazis en Fenikso [1]; mi […] kontaktis la ĉefgrupon de esperanto en Fenikso sed ili ne respondis al mi [2].
Rim.: Fabela birdo renaskiĝanta el cindro ankaŭ nomiĝas fenikso.
angle:
Phoenix
france:
Phoenix
germane:
Phoenix

administraj notoj