tradukoj: be bg ca de en fr hu id nl pl pt

Filipin/oj RLN

Filipinoj (PH)  

POLGEOG Insulara ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Manilo, Respubliko Filipinoj: kompanio en gubernio Totigi ricevis permeson de la japana registaro eksporti 2700 tunojn da uzita papero en 122 konteneroj al Filipinoj [1]; prezidantino Gloria Arroyo deklaris aŭguste, ke la Filipinoj trairas buĝetan krizon kaj ke la publika ŝuldo ekde la financa krizo de 1997 en Azio duobliĝis al 49 miliardoj da eŭroj [2]; dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion [3]; tiu hipotezo eble klarigas la ekeston kaj la fortecon de kelkaj gigantaj tropikaj ciklonoj, kiuj lastatempe frapis Vanuatuon, Filipinojn kaj Japanion [4]; ĉinoj ne estas similaj al ekzemple meksikanoj aŭ filipinanoj, kiuj preskaŭ ĉiuj posedas la anglan lingvon kaj, ellandiĝinte, kapablas libere interparoli kun indiĝenoj [5].

filipino

(evitinde) Filipinano: la plato kun „888888” estas rigardata de ĉindevenaj filipinoj kiel feliĉigilo [6].

tradukoj

anglaj

F~oj : Philippines, Republic of the Philippines.

belorusaj

F~oj : Філіпіны.

bulgaraj

F~oj : Филипини.

francaj

F~oj : Philippines, République des Philippines.

germanaj

F~oj : Philippinen, Republik der Philippinen; f~o : Philippiner, Filipino.

hungaraj

F~oj : Fülöp-szigetek.

indoneziaj

F~oj : Filipina.

katalunaj

F~oj : les Filipines, República de les Filipines.

nederlandaj

F~oj : Filippijnen.

polaj

F~oj : Filipiny, Republika Filipin.

portugalaj

F~oj : Filipinas.

fontoj

1. Monato, Japanio: Rubo-ruzo
2. Monato, MNL: Filipinoj aŭkcias licenc-platojn de aŭtoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto
4. Monato, Isikawa Takasi: Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas
5. Monato, Mu Binghua: Ĉinio: Eksporto de laboristoj
6. Monato, MNL: Filipinoj aŭkcias licenc-platojn de aŭtoj


ℛevo | datumprotekto | filipin.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2019/02/08 17:10:16