3flustr/i

flustri

(tr)
1.
Mallaŭte paroli: la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo [1]; (figure) „sed la aero donas al vi la spiradon!“ flustris la voĉo de la poeto [2]. li altiris ŝin, […] kaj flustris: iru al la pordeto […tie] ni renkontos unu la alian [3]; bele, tre bele! li flustris al si mem [4]; subite lia interno estis lumigita de nova sento, kvazaŭ voĉo flustrus al li: nun vi estas plenaĝa [5]; la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: „ŝŝ!“ [6]; (figure) pro ŝi mi ne flustros (elperfidos) al iu unu vorton pri tiu malbenita afero [7]. VD:suflori
2.
(figure) (io) Murmureti, brueti: ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj [8]; ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj [9]? VD:susuri
3.
FON Paroli per flustro2.
angle:
whisper
beloruse:
1. шаптаць 2. шаптаць (перан.), шамацець, шалясьцець 3. шаптаць
ĉeĥe:
šeptat, pošeptat, zašeptat, šeptnout, šustit
ĉine:
叽咕 [jīgu], 窃窃私语 [qièqièsīyǔ], 咠 [qì], 呤 [líng], 聂 [niè], 打耳喳 [dǎěrchā], 沙沙声 [shāshāshēng], 悄悄話 [qiāoqiāohuà], 小話 [xiǎohuà], 嘀咕 [dígu], 密談 [mìtán], 低語 [dīyǔ]
france:
chuchoter, murmurer
germane:
1. flüstern, leise sprechen 2. murmeln 3. flüstern
hispane:
1. cuchichear, susurrar, murmurar 2. murmurar, susurrar
hungare:
1. súg 2. susorog 3. suttog
japane:
ささやく, 小声で話す [こごえではなす], さらさら音をたてる [さらさらおとをたてる]
nederlande:
1. fluisteren 2. ruisen 3. fluisteren
pole:
szeptać
portugale:
cochichar, segredar, bisbilhotar, ciciar, murmurar
ruse:
шептать 2. шелестеть
slovake:
pošuškávať, šepkať
ukraine:
шепотати, шепотіти, шептати, шелестіти, шарудіти, дзюрчати

flustro

1.
Mallaŭta parolo de flustranto: lia parolado fariĝis flustro [10]; li ne povis aŭdi la flustron de la paro [11]; li aŭdis flustrojn proksime kaj kiel eble plej silente forrampis en alia direkto [12]; ekmurmuris la flustro de preĝoj [13]; lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, […] post momento ĝi reduktiĝis al flustreto [14]; la publiko renkontis lin per nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn Metrop .
2.
FON Parolmaniero, meza inter la voĉo kaj la spiro, kiu konsistas el daŭra bruero, produktata de la spirblovo, kiam ĝi frotas sed ne vibrigas la malfermatajn voĉkordojn.
beloruse:
шэпт
ĉeĥe:
šelest, šepot, šustění
ĉine:
低声说话 [dīshēngshuōhuà], 柔和地說話 [róuhédeshuōhuà], 平静地说话 [píngjìngdeshuōhuà], 哼唧 [hēngji]
france:
chuchotement
germane:
Flüstern Flüstern, Murmeln
hispane:
susurro, cuchicheo, murmuro
hungare:
1. súgás 2. suttogás
japane:
ささやき
nederlande:
het fluisteren
pole:
szept, szmer
ruse:
шёпот
slovake:
šelest, šepot
ukraine:
шепіт, шепотіння, шарудіння, дзюрчання

flustra

Karakterizata per flustro: FON flustra vokalo, konsonanto.
france:
chuchoté
germane:
Flüster-, flüsternd
hungare:
suttogó
japane:
ささやき声の [ささやきこえの]
nederlande:
fluister-
pole:
szeptany

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.