foliant/o PIV1

folianto

TIP Bindita libro kun kvarpaĝaj kajeroj, po konsistantaj el unufoje faldita folio (do en formato de ĉ. 29 ✕ 40 cm): sur multetaĝaj bretoj viciĝis dikaj foliantoj, ledebinditaj, korpulentaj volumoj LGA ; la loko de miaj luktoj kontraŭ tiuj foliantoj estis la tablo, hele lumigita de malalte pendanta lampo [1]; sur la planko turiĝis stakoj de grandaj foliantoj, sur kelkaj tabloj kuŝis montoj el pli malgrandaj libroj kun ledaj bindaĵoj kaj ore brilantaj flankoj [2].

folianto, 1806, bindita en porka ledo
CC BY-SA 3.0  [3]
1. S. Lem, trad. J. Finkel: Surloka Esploro, [2003]
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
3. Lysippos, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Foliant_1806.jpg
beloruse:
фаліянт
ĉeĥe:
foliant
france:
in-folio
germane:
Foliant
pole:
folio
ruse:
фолиант
slovake:
foliant
ukraine:
фоліант

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.