tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk

fotolitografi/o

fotolitografio

TIP
1.
Litografa presarto, en kiu la desegno estas transigata sur la ŝtonon per fotografaj metodoj: Alphonse Poitevin […] estas konsiderata fondinto de la karbona presarto, fotolitografio kaj de la kolotipa procezo [1].
2.
Procedo por produktado de elektronikaj cirkvitoj, ĉe kiu oni surlumigas la kliŝon (maskon): hodiaŭ […] estas multe pli kutima krei interligojn [per] fotolitografiaj teknikoj sur lamenigita substrato kaj luti la komponantojn al tiuj interligoj por krei pretan cirkviton [2].

tradukoj

anglaj

~o: photolithography.

belorusaj

~o: фоталітаграфія.

ĉeĥaj

~o: fotolitografie.

francaj

~o: photolithographie.

germanaj

~o: Fotolithographie.

hungaraj

~o: fotolitográfia.

nederlandaj

~o: fotolithografie.

polaj

~o: fotolitografia.

portugalaj

~o: fotolitografia.

rusaj

~o: фотолитография.

slovakaj

~o: fotolitografia.

fontoj

1. Vikipedio, Alphonse Poitevin
2. Vikipedio, Elektronika cirkvito


ℛevo | datumprotekto | fotoli.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2018/11/15 18:10:20