*frag/o Fab2

*frago

KUI Frukto de la fragujo, ruĝa kaj bongusta, uzata en deserto aŭ konfitaĵo: la vilaĝanaj infanoj […] sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn [1]; ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj, grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo [2]; en la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj FK . SUP:plurfrukto

sovaĝaj fragoj (Fragaria vesca), duoninsulo Pakri
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
strawberry
beloruse:
суніца (ягада), трускаўка (ягада)
bulgare:
ягода
ĉeĥe:
jahoda
ĉine:
草莓
france:
fraise
germane:
Erdbeerstrauch
hispane:
fresa
hungare:
földieper, szamóca
indonezie:
stroberi
japane:
オランダイチゴ, イチゴ
nederlande:
aardbei (vrucht)
pole:
truskawka, poziomka
portugale:
morango
ruse:
клубника (ягода), земляника (ягода)
slovake:
jahoda (plod)
turke:
çilek
ukraine:
суниця, полуниця (ягоди)

fragujo

BOT Malalta vegetaĵo kun ruĝaj plurfruktoj kaj tripartaj folioj; genro el familio rozacoj (Fragaria): li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton [4]; aŭtoĥoriaj plantoj aŭ memdissemantoj estas ekzemple oficina taraksako, poplo, arbara fragujo, saliko [5].

folioj kaj floroj de fragujo (Fragaria chiloensis subsp. chiloensis)
PD  [6]
beloruse:
суніца (расьліна), трускаўка (расьліна)
bulgare:
ягода
ĉeĥe:
jahodník
france:
fraisier
germane:
Erdbeere
hispane:
fresero
hungare:
földieper (növény), szamóca (növény)
japane:
オランダイチゴ
latinece:
Fragaria
nederlande:
aardbei (plant)
ruse:
клубника (растение), земляника (растение)
slovake:
jahodník
ukraine:
кущ суниці, полуниці

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ujo: Mankas verkindiko en fonto.