*funel/o

*funelo

1.
Ilo, kies supra parto estas konusforma, kaj finiĝanta per rekta tubo, uzata por verŝi fluaĵon en barelon, vazon, botelon kc: enpremi iun en funelon PrV ; edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo PrV ; [la] krete skizita infano havas funelon sur la kapo kaj tra ĝi eniras verda stelo [1].
2.
Tiaforma parto de laŭtparolilo, trumpeto ks uzata por direkti sonon: ĉie ĉirkaŭ mi radifuneloj / komplotadas grake-krie / kontraŭ paco de l' oreloj [2]; li metis ambaŭ manojn kiel funelo antaŭ la buŝon kaj kriis supren [3].
1. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
angle:
funnel
bulgare:
фуния
ĉeĥe:
nálevka, násypka, trychtýř
ĉine:
漏斗 [lòudǒu]
france:
entonnoir
germane:
Trichter 2. Schalltrichter
hispane:
embudo
japane:
じょうご, ろうと, 漏斗形のもの [じょうごかたのもの]
katalune:
embut
nederlande:
trechter
portugale:
funil
ruse:
воронка, раструб
slovake:
lievik
ukraine:
лійка, розтруб, вирва

administraj notoj