tradukoj: be de fr hu id nl pt ru tp

* -il/

I.

-il

Sufikso signifanta ĝenerale tion, kio servas por efektivigi ion kaj
1.
montranta la instrumenton, aparaton aŭ organon servantan por plenumi la agon esprimatan de la radiko: per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [1]; kavaliro sen armiloj estas birdo sen flugiloj; lumilo ne lumigas sian bazon; buterilo, detruiloj, direktilo, fajlilo, gladilo, haltigilo, iluminilo, klakilo, ludilo, pesilo, pezilo, pendigilo, pikilo, riglilo, ŝprucigilo, ŝraŭbturnilo, viŝilo, verŝilo, ktp.
Rim.: Por kelkaj agoj taŭgas pluraj instrumentoj. La korespondaj il-vortoj montras egale ĉiujn ajn el ili, kaj havas sekve malprecizan sencon: manĝilo povas esti, laŭ Zamenhof, telero, kulero, tranĉilo, forketo, glaseto aŭ telertuketo; lumilo estas torĉo, kandelo, gasbeko aŭ elektra lampo; pafilo montras jen karabenon, jen fusilon, jen revolveron, jen pistolon; militilo estas ĉio ajn, kio servas por militi, ktp. Estas do ofte necesa anstataŭigi la il-vorton per la propra nomo de la instrumento.
2.
Kiam la radiko ne allasas ideon de objekto aŭ instrumento, la sufikso il montras, pliampleksiĝe, la rimedon aŭ procedon uzatan por plenumi la agon esprimatan de la radiko: abonilo, voĉdonilo, propagandilo, kuracilo, incitilo, malpacigilo, transportiloj, komunikiloj, pruvilo, kunvokilo; la sola ebla solvilo de la problemoZ; al malvero ne mankas kovriloZ; plendiloZ, suferiloZ, teruriloZ, ktp.
Rim.: Estas ĝenerale rekomendinde ne uzi la sufikson il anstantaŭ por nomi substancon, ŝtofon. Tamen tiu regulo ne estas absoluta, ekzemple: kuraciloZ, ruĝigiloZ, kolorigiloZ.
II.
Samsignifa radiko:

iloTEZ Vikipedio

Aĵo uzata kiel rimedo: aparato, instrumento, maŝino: ilo ne devas fariĝi celo.

ilaro

Sortimento de iloj utilaj por iu tasko: ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado [2].

tradukoj

belorusaj

~o: прылада, сродак, інструмэнт, апарат.

francaj

~o: instrument, outil; ~aro: nécessaire (subst., ensemble d'outils), outillage.

germanaj

~o: Werkzeug, Instrument.

hungaraj

~o: eszköz, szerszám.

indoneziaj

~o: alat, instrumen; ~aro: [alat] peralatan.

nederlandaj

~o: werktuig, instrument, middel.

portugalaj

~o: instrumento, ferramenta; ~aro: instrumental, instrumentária.

rusaj

~o: орудие, инструмент, средство, аппарат; ~aro: набор инструментов, инструментарий, инвентарь.

tokiponaj

~o: ilo.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [il.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2014/06/23 02:10:22 ]