2sortiment/o JED

sortimento

1.
Aro da diversaj samfakaj elmontrotaj komercaĵoj; specimenaro: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj ĉie vend[u] nur ses, kaj mi estos kontenta! [1]; la parfumoj venas al mi en sortimentoj, sed se mi elmetus ĉiujn sur la stando, la klientoj havus malfacilon decidiĝi [2]; normale UEA povas porti al UK maksimume kvaronon de la tuta sortimento de sia libroservo, sed en Roterdamo ĉio estis aĉetebla [3]. VD:repertuaro, stoko
2.
Aro da diversaj samspecaj objektoj: la kelnerino alportis sortimenton da fromaĝoj [4]; tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris [5]; mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj [6]; la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj [7]. VD:ensemblo, gamo2, garnituro, kompleto, paletro2, servico
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. Ne Gutas Mielo El La Ĉielo.
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 20. Kontraŭ Ĉiu Malfacilo Ekzistas Konsilo.
3. Libroservo de UEA abunde vendis en 1998, La Ondo de Esperanto, N-ro 54 (1999:4)
4. Marjorie BOULTON: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 43. Nia Diligenta Kolegaro.
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
angle:
assortment, collection 1. selection
beloruse:
асартымэнт, набор, камплект
bulgare:
асортимент
ĉeĥe:
sortiment, výběr zboží
france:
assortiment
germane:
Sortiment 2. Auswahl (Sortiment)
hungare:
választék, szortiment
japane:
見本一式 [みほんいっしき], 詰め合わせ [つめあわせ], ひとそろい
nederlande:
assortiment
pole:
asortyment, dobór
portugale:
sortimento, estoque 1. sortimento, estoque 2. sortimento, estoque
ruse:
ассортимент, набор, комплект
slovake:
sortiment, výber tovaru
svede:
sortiment
ukraine:
асортимент, набір, комплект

sortimenti

(tr)
Taŭge elekti kaj kunmeti komercaĵojn inter si diferencajn, sed ĉiujn de sama speco: la knaboj obeis la instrukciojn de la maljunulo kaj zorge sortimentis la ferfalaĵon en diversajn partojn [8]; lokaj kamparaninoj sortimentis la fungojn plukitajn en arbaro [9]. VD:ordigi, specigi
angle:
stock
beloruse:
падбіраць (у набор), рабіць камплект
ĉeĥe:
třídit, zásobovat zbožím
france:
réassortir
germane:
sortieren
hungare:
összeválogat, összeállít
japane:
取り揃える [とりそろえる], 取り合わせる [とりあわせる]
nederlande:
assorteren
pole:
dostarczać asortyment
portugale:
fazer sortimento de
slovake:
triediť, zásobovať tovarom
ukraine:
підбирати, робити набір, комплектувати, постачати

administraj notoj