*furaĝ/o PV

*furaĝo

AGR Ĉiu rikoltita herba vegetaĵo, verda aŭ sekigita, servanta por nutri brutojn: da pajlo kaj da furaĝo ni havas multe [1]; unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto [2].
angle:
forage, fodder
beloruse:
корм, фураж
bulgare:
фураж
ĉine:
蒭秣 [chúmò], 刍秣 [chúmò], 食 [shí]
france:
fourrage
germane:
Futter, Tierfutter, Viehfutter
hispane:
forraje
hungare:
takarmány
japane:
飼料 [しりょう], まぐさ, かいば
nederlande:
voeder
pole:
pasza
portugale:
forragem
rumane:
nutreț
ruse:
корм, фураж
svede:
foder, djurfoder
ukraine:
фураж

furaĝi

(tr)
Provizi per furaĝo: la gastejestro envenis kaj sciigis, ke la ĉevaloj furaĝitaj jam estas pretaj [3].
3. M. Escherich, trad. A. Bader: Maruŝka, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
beloruse:
фуражаваць
france:
donner du fourrage (à)
japane:
飼料を集める [しりょうをあつめる]
pole:
karmić
ukraine:
фуражувати

furaĝujo

AGR Ujo, ordinare en formo de aĵura rako, en kiu oni provizas la furaĝon de brutoj: la mastro […] kondukis ĝin en la stalon kaj plenigis per fojno la furaĝujon [4]. VD:kripo1, trogo
4. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
фуражны склад
ĉine:
[sù]
france:
râtelier
pole:
paszarnia

administraj notoj