tradukoj: be ca de en fa fr hu nl pl pt ru sv tr


Proteina substanco kun solida sed mola aspekto, kiun oni
ekstraktas el la ostoj, kartilagoj kaj haŭto de bestoj.

Suko el besta substanco, kiu enhavas gelatenon kaj malvarmiĝinte
fariĝas solida sed mola:
gelatenaĵo de bovido, de fiŝo;
ŝinko garnita per gelatenaĵo.

Suko elpremita el fruktoj, kiu, sukerite kaj malvarmiĝinte,
fariĝas solida sed mola kiel gelateno:
gelatenaĵo el pomo, riboj.
ĵeleo
PIV1 ne konsentas. Ĝi nomas „~aĵo“ bestan ~on manĝe
uzatan. Cetere „~o“ mem povas esti fruktodevena
laŭ PIV1. Vera ĥaoso!
[MB]