tradukoj: ca en fr pl

geoterm/a PIV2

geoterma  

GEOL Tervarma; el la varmo, kiun entenas internaj tavoloj de la tero: geoterma energio; la aŭtoritatoj de Konin decidis retrovi kaj utiligi ... la lokajn geotermajn akvojn [1]

geotermismo  

GEOL Tervarmeco; la naturaj okazaĵoj kaŭzataj de la interna varmo de la tero kaj uzataj en geotermiko: la regiono estas konata pro sia geotermismo, kaj havas gejserojn [2].

tradukoj

anglaj

~a: geothermal, geothermic; ~ismo: geothermalism.

francaj

~a: géothermique; ~ismo: géothermie (phénomènes naturels).

katalunaj

~a: geotèrmic.

polaj

~a: geotermalny.

fontoj

1. -: Pollando invitas: Konin, Pola Radio, 2008-11-22
2. Vikipedio, Rotorua, 2013-03-11


ℛevo | datumprotekto | geoterm.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2016/09/27 12:10:12